*krep/o UV *krepo serĉi 'krepo' [krep.0o] [krep.0o.TEKS] Ŝtofo el delikata lano, diafana, kun ondoforma supraĵo: la betulo atingis la plej grandan altecon […], ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda krepo [1]; la ĉasisto […] demandis la mastron, kial ĉie krepo pendas en la urbo, „ĉar morgaŭ mortos la sola filino de nia reĝo“ [2]; granda malĝojo estis ĉie en la urbo, la teatro restis fermita, ĉiuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj [3]; super la supro de la kadro pendis laŭra krono, sed inter la verdaj folioj troviĝis plektita nigra banto, kaj de ĝi pendis malsupren longa funebra krepo [4]; griza, kvazaŭ vualita de krepo [5]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo angle: crepe beloruse: крэп ĉine: 縐 [zhòu], 绉 [zhòu], 縐綢 [zhòuchóu], 绉绸 [zhòuchóu], 縐紋紙 [zhòuwénzhǐ], 绉纹纸 [zhòuwénzhǐ] france: crêpe (textile), crêpon germane: Krepp, Flor hispane: crepé japane: クレープ, 縮緬 [ちりめん], 縮み [ちぢみ] katalune: crepé nederlande: crêpe (textiel) perse: کرپ pole: krepa portugale: crepe (têxt.) rumane: crep ruse: креп ukraine: креп administraj notoj