kramb/o krambo serĉi 'krambo' [kramb.0o] Plurjara herbo kun longa beto, parenca al brasiko, sed kun blankaj floretoj kaj dupartaj silikvoj kun po unu globforma semgrajno; genro el familio brasikacoj (Crambe): la mara krambo estas unu el la simbolaj specioj, ĝi estas praplanto de ĉiuj kultivataj brasikoj [1]; la Tatara krambo estas sovaĝa planto de la stepoj de orienta kaj suda Eŭropo [2]. 1. Vikipedio, Kabo Blanc-Nez2. Vikipedio, Krambo angle: sea kale beloruse: катран (расьліна), крамбэ france: crambé (maritime), chourbe, chou marin germane: Meerkohl hungare: tátorján japane: ハマナ latinece: Crambe perse: سپیده pole: modrak (kapusta morska) portugale: crambe, couve-marinha rumane: varză de mare ruse: катран, морская капуста ukraine: катран, морська капуста administraj notoj