Aldoni tradukojn al ReVo:

*kraĉ/i UV

*kraĉi

serĉi 'kraĉi'
[kracx.0i]
(tr)
1.
[kracx.0i.KOMUNE]
Elĵeti sekreciaĵon aŭ iun likvon el la buŝo per rapida, vola elspiro: mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon (pro malestimo) [1]; Dagon kunpremis sian kapon per du manoj, komencis kraĉi kaj ĝemi [2]; li time kraĉotusis kaj ŝmacis per la lipoj [3]; li el sia buŝo elĵetis tiom da kraĉeroj, ke la alparolito […] paŝis flanken por eviti tian malbonvenan pluveton [4]; la kato […] saltis sur lian vizaĝon, kraĉis kaj gratis [5]; oni […] kaj kraĉas sur min [6]; la greko, kraĉinte la vinon sur la tunikon, respondis [7]; li reatingis la supraĵon kaj, kaĉalote snufante, kraĉospiregante [8]; dumnokte ŝi kraĉas fajron, trapikas senhelpajn hometojn kaj ilin rostas [9]; ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos PrV ; al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu PrV .
Rim.: Por la malsaneca, senvola elĵetado tra la buŝo, oni diras sputi.
2.
[kracx.0i.FIGURE]
(figure) Elĵeti: la naturo elkraĉu min el siaj limoj kiel ekstermindan sovaĝegan beston, se mi rompos tiun ĉi ĵuron [10]; la aŭtomato elkraĉis al mi en la manojn la biletojn Metrop ; elkraĉi insultojn kontraŭ sia frato [11].
angle:
spit
beloruse:
пляваць
bulgare:
плюя
ĉine:
啐 [cuì], 唾 [tuò], 吐出 [tùchū], 吐痰 [tǔtán], 唾出 [tuòchū], 喷吐 [pēntǔ], 吐口水 [tǔkǒushuǐ], 吐唾沫 [tǔtuòmo], 唾沫飛濺 [tuòmofēijiàn]
france:
cracher
germane:
spucken, ausspucken, ausspeien
hispane:
escupir
hungare:
köp
japane:
つば・たんを吐く [つば・たんをはく], 吐く [はく]
katalune:
escopir
nederlande:
spugen
perse:
تف کردن، تف انداحتن
pole:
pluć, spluwać, wypluć
portugale:
escarrar, cuspir
rumane:
scuipa
ruse:
плевать, плюнуть
ukraine:
плювати

kraĉaĵo

serĉi 'kraĉaĵo'
[kracx.0ajxo]
[kracx.0ajxo.FIZ]
FIZ Muko, salivo elkraĉata: li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton [12] la sankta kraĉaĵo de la profeto [13]; kraĉaĵo trafis mian robon, kaj mi aŭdis krudajn ridojn [14]. VD:sputaĵo
beloruse:
плявок
bulgare:
плюнка, храчка
ĉine:
唾 [tuò]
france:
crachat, expectoration
germane:
Spucke, Speichel
hispane:
escupidura, escupitajo (coloquial)
hungare:
köpet
japane:
つば, たん
katalune:
escopinada, salivada
perse:
تف، آب دهان
pole:
ślina, plwocina
rumane:
salivă
ruse:
плевок
ukraine:
плювок

kraĉujo

serĉi 'kraĉujo'
[kracx.0ujo]
Poto por ricevi kraĉaĵojn: ili ĉiuj babilis […] esceptinte la kraĉujon, kiu staris [en angulo] [15]; tri paroj da oraj kraĉujoj [16].
beloruse:
плявалка, плявальніца
bulgare:
плювалник
france:
crachoir
germane:
Spucknapf
hispane:
escupidera
hungare:
köpőcsésze
japane:
たんつぼ
katalune:
escopidora
perse:
تف‌دان
pole:
spluwaczka
rumane:
scuipătoare
ruse:
плевательница
ukraine:
плювальниця

administraj notoj