2kosmografi/o JED kosmografio serĉi 'kosmografio' [kosmog1.0o] Scienco de la priskribo de la universo, t.e. la kosmo kaj la tero, ĝis la 17a jc la vorto estis uzata samsignife kun la posta geografio: en 1915 Tajtelbaum eniris gimnazion […], inter ties instruobjektoj tiam estis la germana, franca, latina, historio, religio, juro, logiko, matematiko, fiziko, kosmografio (ampleksanta astronomion, geografion kaj geologion) [1]; unu el la fratoj de la monaĥejo […] prenis grandan plezuron en la studo de kosmografio […] de plej belaj kaj tre malnova naŭtika mapo kaj monda mapo [2]; la Ravena Kosmografio estis kompilita de anonima klerulo en Raveno ĉirkaŭ la jaro 700, ĝi konsistas el listo de loko-nomoj kiu kovras la mondon el Barato al Irlando [3]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru universopriskribo. 1. Vikipedio, Alfred Tarski2. Vikipedio, Marko Polo3. Vikipedio, Ravena Kosmografio angle: cosmography beloruse: касмаграфія france: cosmographie germane: Kosmographie hispane: cosmografía hungare: kozmográfia japane: 宇宙形状誌 [うちゅうけいじょうし] katalune: uranografia perse: کیهاننگاری pole: kosmografia portugale: cosmografia rumane: cosmografie ruse: космография administraj notoj