Korint/o PIV1 Korintoserĉi 'Korinto' [korint.0o] [korint.0o.GEOG] Greka havenurbo ĉe markolo, 70 km okcidente de Ateno: li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton [1]; antaŭ nelonge mi venis el Korinto, kie mi administras la kristanan komunumon [2]; la lingvoj de Korinto, Lakonio, Sicilio (Sirakuzo) [3]. 1. La Nova Testamento, La agoj 18:12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVII3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto angle: Corinth beloruse: Карынф ĉine: 哥林多 [Gēlínduō] france: Corinthe germane: Korinth japane: コリントス korinta serĉi 'Korinta' [korint.0a] Rilata al Korinto: la maljuna Scaurus [amas] sian korintan vazon, kiu nokte staras apud lia lito [4]; statuoj […] el origita korinta kupro [5]; Aĥajo ne estos perdita, mi ordonos trafosi korintan istmon [6]. 4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro I5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro X6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXX beloruse: карынфскі germane: korinthisch korintano serĉi 'Korintano' [korint.0ano] Enloĝanto de Korinto: multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis [7]; kelkaj kajeroj de la katolika novtestamenta traduko jam aperis: 3 kajeroj kun enkonduko, Evangelio laŭ Mateo kaj la du leteroj al la Korintanoj [8]. 7. La Nova Testamento, La agoj 18:88. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto beloruse: карынфянін ĉine: 哥林斯 [gēlínsī] germane: Korinther Korinta ordo serĉi 'Korinta ordo' [korint.0a_ordo] Stilo (faklingve ordo9) de antikva greka konstruarto kun difinitaj proporcioj, formoj kaj riĉaj ornamoj de konstrueroj, precipe de kolonoj: la korinta ordo […] diferenciĝas per precipe riĉa dekoracio kaj kornico ornamita de du vicoj da akantaj folioj al kiuj sekvas iaj helikfiguroj [9]. 9. Vikipedio, Korinta ordo angle: Corinthian order beloruse: карынфскі ордэр ĉine: 科斯林柱式 [kēsīlínzhùshì], 科林斯柱式 [kēlínsīzhùshì] france: ordre corinthien germane: korinthische Ordnung latine: Ordo Corinthius malnovgreke: Κορινθιακός ρυθμός administraj notoj