Aldoni tradukojn al ReVo:

*kord/o UV

*kordo

serĉi 'kordo'
[kord.0o]
1.
[kord.0o.MUZ]
MUZ Fadeno el bestaj intestoj aŭ el metalo, uzata en tianomaj kordinstrumentoj, kiun oni vibrigas per fingra pinĉado (ekzemple en gitaro), per plektro (en ŝamiseno), per arĉo (en violono), per bastonetoj (en zimbalono), aŭ per meĥanikaj marteletoj (en piano): apenaŭ ŝi ekfrapis la unuan kordon, ĉiuj levis la maldekstran piedon [1]; pinĉi la kordojn [2]; (figure) la propono tuŝis kordon (animan inklinon) konatan de ni ĉiuj sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan [3]; (figure) la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj eksonigis ribelan krion Marta ; Mia kara, knara liro, ⫽ Ni agordu viajn kordojn [4]; kiam sur la instrumento troviĝis nur la G- kaj la E-kordoj, li komponis en la malliberejo la fame konatan muzikan interparoladon inter du geamantoj [5]; malfacile spirante Margarita ŝiris kaj martelis la kordojn [6]; „Streĉita kordo“ (poemaro de Kaloĉajo) [7]; FIZ kiom granda estas la universo, de la kordoj (el kiuj ĝi konsistas, laŭ la fizika kordoteorio) ĝis la fino de la videbla universo [8].
2.
[kord.0o.ANA]
ANA Voĉkordo: en la laringo troviĝas la voĉaj kordoj, konsistantaj el elasta, fibra histo [9]. VD:ĥordo
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
2. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Printempaĵoj
5. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 21
7. Kalocsay Kálmán: Streĉita kordo: poemoj. – Budapeŝto: Literatura Mondo, 1931
8. Diversaj aÅ­toroj: Kontakto 2011-2019, Scienco
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
afrikanse:
string
albane:
string
amhare:
ገመድ
angle:
1. string, cord
arabe:
سلسلة
armene:
լարային
beloruse:
струна
bengale:
স্ট্রিং
birme:
ကြိုး
ĉeĥe:
chorda, struna hřbetní
ĉine:
1. ç´å¼¦ [qínxián], 弦 [xián]
dane:
streng
eÅ­ske:
katea
france:
1. corde (d'instrument de musique)
galege:
cadea
germane:
1. Saite ~oteorio: Stringtheorie.
guĝarate:
શબ્દમાળા
haitie:
fisèl
haÅ­se:
kirtani
hinde:
स्ट्रिंग
hispane:
cuerda (de instrumento musical)
hungare:
1. húr
igbe:
eriri
irlande:
teaghrán
islande:
band
japane:
文字列 [もじれつ]
jave:
senar
jide:
שטריקל
jorube:
okun
kanare:
ಸ್ಟ್ರಿಂಗ್
kartvele:
სტრიქონი
katalune:
1. corda (d'instrument)
kazaĥe:
жол
kimre:
llinyn
kirgize:
аркан
kmere:
ខ្សែអក្សរ
koree:
문자열
korsike:
catena
kose:
umtya
kroate:
niz
kurde:
ben
latine:
nervo
latve:
rinda
laÅ­e:
ຊ່ອຍແນ່
litove:
styga
makedone:
низа
malagase:
kofehy
malaje:
rentetan
malajalame:
സ്ട്രിംഗ്
malte:
sekwenza
marate:
स्ट्रिंग
monge:
hlua
mongole:
мөр
nederlande:
snaar
nepale:
तार
njanĝe:
chingwe
panĝabe:
ਸਤਰ
paŝtue:
تار
pole:
1. struna
portugale:
1. corda (mús.)
ruande:
umugozi
ruse:
1. ÑÑ‚руна
samoe:
mānoa
sinde:
اهو جملو
sinhale:
සංගීත
slovake:
chorda, povrazec
slovene:
niz
somale:
xarig
ŝone:
tambo
sote:
khoele
sunde:
tali
svahile:
kamba
taĝike:
сатр
taje:
สตริง
tamile:
சரம்
tatare:
кыл
telugue:
స్ట్రింగ్
ukraine:
рядок
urdue:
تار
vjetname:
chuỗi
zulue:
intambo

voĉkordo

serĉi 'voĉkordo'
[kord.vocx0o]
[kord.vocx0o.ANA]
ANA Ĉiu el ambaŭ membranaj tendenoj de gloto, per kies vibrado kaj streĉado produktiĝas la voĉo: elefantoj disponas pri tia kaŝa lingvo [per] basaj sonoj [estigataj] samkiel ĉe homoj per vibrado de voĉkordoj [10].
10. Monato, Evgeni Georgiev: Elefanta komunikado malkodita, 2013
angle:
vocal cord
beloruse:
зьвязка (галасавая), вяз (галасавы)
ĉine:
发声器官 [fāshēngqìguān], 發聲器官 [fāshēngqìguān], 发音器官 [fāyīnqìguān], 發音器官 [fāyīnqìguān]
france:
corde vocale
germane:
Stimmband
hebree:
מיתר קול
hungare:
hangszalag
indonezie:
pita suara
itale:
corda vocale
japane:
声帯 [せいたい]
katalune:
corda vocal
nederlande:
stemband
pole:
struna głosowa
portugale:
pregas vocais, cordas vocais
ruse:
голосовая связка

kunvibra kordo

serĉi 'kunvibra kordo'
[kord.kunvibra0o]
MuzTerm
[kord.kunvibra0o.MUZ]
MUZ Netuŝata kordo de kordinstrumento, kiu pro proporcia longo resone vibras, kiam oni sonigas alian kordon. VD:resonanco
beloruse:
рэзанансная струна, аліквотная струна
france:
corde sympathique
germane:
Resonanzsaite
hungare:
rezonátorhúr
katalune:
corda harmònica
nederlande:
resonanssnaar

administraj notoj

kunvibra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.