*korb/o *korbo serĉi 'korbo' [korb.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Portebla ujo el kunplektitaj vergetoj, metalfadenoj ks, por enteni diversajn objektojn: korbo kun macoj [1]; korbo da vino [2]; la lastajn korbojn kun la fiŝoj oni elportis el la barkoj [3]; bazarkorbo [4]; li havis […] sur la dorso korbon kun instrumentoj [5]; l ili portis plenegan portokorbon sur la dorso [6]; li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu […] staris la arĝentaj korboj Marta ; senorde ŝi ĵetis en la korbon la muslinon kaj la puntojn [7]; li ligis sian pakon, prenis sian manĝaĵkorbon kaj ekiris laŭlonge de la dunoj [8]; abelkorbo; lavaĵkorbo [9]; rigardu supren al la lanternkorbo [10]; veturi supren en transportkorbo el la ŝakto de la minejo [11]; pano estas alportita, korbo estu forĵetita (ni ne bezonas plu tiun, kiu jam faris al ni servon) PrV . 2.[korb.0o.SPO] Golejo (en la formo de pendanta korbo) uzata en korbopilkado. Ĝi estas muntata sur la stango kun tabulo kaj konsistas el korboringo kaj korboreto. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:232. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara3. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto7. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 1310. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 3311. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj angle: 1. basket beloruse: 1. кош, кошык, кашэль bulgare: 1. кошница 2. кош ĉine: 篮 [lán], 栳 [lǎo], 篮子 [lánzi], 篓 [lǒu], 箩 [luó], 篚 [fěi], 笱 [gǒu], 䉤 [sǒu], 蔂 [léi] france: 1. corbeille 2. panier (de basket) germane: 1. Korb bazar~o: Marktkorb, Einkaufskorb. porto~o: Tragekorb, Rückentrage, Kiepe (Korb). lavaĵ~o: Wäschekorb. hispane: 1. cesta hungare: 1. kosár indonezie: 1. keranjang, bakul abel~o: sarang lebah. 2. ring basket japane: かご, ざる abel~o: 養蜂箱 [ようほうばこ]. katalune: 1. cistell nederlande: 1. mand abel~o: bijenkorf. 2. korf pole: 1. kosz, koszyk 2. kosz portugale: 1. cesto ((ê)), cesta ((ê)) 2. cesto ((ê)), cesta ((ê)) rumane: 1. coșuleț ruse: 1. корзина tibete: སློ་མ་ paperkorbo serĉi 'paperkorbo' [korb.paper0o] Korbo por forĵetita papero: [li] subite demetas sian protezan dentaton kaj ĵetas ĝin en la paperkorbon [12]; ĉu Edgaro ne plu sendadas al la redakcio siajn poemojn?– ne li aĉetis propran paperkorbon kaj memstarigis sin [13]. rubujo 12. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, En ĉiu brusto estas sia gusto13. La Ondo de Esperanto, 2002, № 12 angle: paper bin ĉine: 字紙簍 [zìzhǐlǒu], 废纸篓 [fèizhǐlǒu], 紙簍 [zhǐlǒu], 回收站 [huíshōuzhàn] france: corbeille à papier germane: Papierkorb nederlande: papiermand administraj notoj