*kopi/i UV *kopii serĉi 'kopii' [kopi.0i] (tr) 1.[kopi.0i.tekston] Reprodukti tekston, dosieron, datumojn, produkton je unu aŭ pluraj ekzempleroj: kopii libron, leteron, dokumenton; antaŭ ol cindrigi la leteron, mi kopiis ĝin stenografie [1]; kopii en oficejoj fremdajn skribaĵojn Marta ; mi ricevis permeson kopii diskojn por eduka celo [2]; li posedis francan vortaron de Larouse kun multaj ilustraĵoj, kaj kopiis por mi preskaŭ ĉiujn ilustraĵojn [3]; kopii pozitivan bildon de negativo sur papero; en ĉiuj landoj ekzistas striktaj leĝoj pri kopirajto, kiuj malpermesas kopii literaturan verkon, bildon, muzikon ktp, sen antaŭe – kutime kontraŭ pago – akiri la rajton por tio [4]; [li] havigis tajpilon, sur kiu speciale dungita persono kopias la manuskriptojn [5]. paŭsi, transskribi1 2.[kopi.0i.BELA] Reprodukti belartan verkon: kopii pentraĵon, statuon; mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble povos Marta ; kiu estas la originala verkisto de tiuj komponaĵoj, kaj el kiu verko li kopiis ilin [6]; unu firmao ĉiam kopiis nian kuirilon kaj fabrikis ĝin en Britujo [7]. 3.[kopi.0i.FIG] (figure) Speguli: la akvo [estis] klara kiel spegulo, oni vidis en ĝi ĉiun arbon, ĉiun arbetaĵon ĉe la bordo [...] ĉio klare kopiiĝis en ĝi, nur kun la diferenco, ke ĉio staris sur la kapo [8]. 4.[kopi.0i.imiti] Imiti: kopii la gestojn de iu, la voĉon de aktoro; kopii hipokritajn sintenojn devus esti nenies fiero [9]; ĉion strangan kaj malbelan Kay povosciis kopii tre trafe, kaj la homoj diris: la knabo havas bonegajn kapablojn [10]; germanoj tradicie ne nur adoras sed ankaŭ kopias la usonan vivmanieron [11]; ĉiu […] devus havi unikan stilon, alikaze oni nur kopias [12]. 1. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 302. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto4. Monato, Roland Rotsaert: Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure, 20055. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto7. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 38. Du Botoj Faras Paron.8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Fabelo en sep rakontoj11. Monato, Stefan Maul: Dikeco, 200712. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo angle: copy beloruse: капіяваць ĉeĥe: kopírovat, napodobovat, obkreslit, reprodukovat ĉine: 复制 [fùzhì], 拷貝 [kǎobèi], 摹 [mó], 复印 [fùyìn], 临摹 [línmó], 仿制 [fǎngzhì], 描 [miáo], 照搬 [zhàobān], 誊 [téng], 抄 [chāo] france: copier, recopier germane: 1. nachdrucken, kopieren, lichtpausen ~i: abziehen, Abzug machen. 2. kopieren, plagiieren, nachahmen 3. spiegeln 4. nachahmen, nachäffen hispane: 1. copiar ~i: imprimir. 2. reproducir, calcar 3. reflejar 4. imitar hungare: másol, lemásol japane: 写しとる [うつしとる], 複写する [ふくしゃする], 模写する [もしゃする], コピーする [こぴーする], 焼付ける [やきつける], 焼増しする [やきましする] katalune: 1. copiar ~i: imprimir. 2. reproduir, calcar 3. reflectir 4. imitar nederlande: kopiëren pole: kopiować, naśladować, wypisać portugale: copiar, transcrever rumane: copia, imita ruse: копировать slovake: kopírovať, napodobniť, reprodukovať, urobiť odpis tibete: བཤུ་ kopioserĉi 'kopio' [kopi.0o] [kopi.0o.kopiajxo] Ago kopii kaj ties rezulto, reprodukto: stenografia kopio de […] letero [13]; kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon [14]; la tradukoj estus ne fidindaj kaj donus malĝustan kopion de la tradukita verko [15]; la ĉefa vidindaĵo de la Kolonia Ekspozicio en Parizo estis la fama Templo de Angkor, perfekta kopio de l' originalo [16]; oni estigos ankaŭ kopion de la lago en malpli grandaj dimensioj [17]; en [la vaksfigura muzeo] estas prezentataj vivfidelaj kopioj de […] internacie konataj personoj [18]; mi prenis el la tirkesto la pezajn kopiojn de la romano [19]; la ĉefministro […] ricevis kopion de retmesaĝo [20]; de mia poŝtarĥivo nun troviĝas minimume tri kopioj en la komputilo [21]. ekzemplero, faksimilo, imito, kliŝo, paŭsaĵo1 13. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 3014. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:1415. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco16. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Angkor'aŭ!17. Monato, Evgeni Georgiev: Vilaĝo ĉine ĉarma, 201118. Monato, Evgeni Georgiev: Vakso vokas ..., 201119. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13a, p. 126a20. Monato, D. E. Rogers: Momento de vero en naciaj elektoj, 201421. Monato, Roland Rotsaert: Novaj versioj iĝis pli bonaj, sed restas mankoj, 2006 afrikanse: afskrif albane: kopje amhare: ቅጅ angle: copy arabe: نسخة armene: օրինակ azerbajĝane: surəti beloruse: копія bengale: কপি birme: မိတ္တူ bosne: kopija ĉeĥe: kopie, opis (propisovaný) ĉine: 拷貝 [kǎobèi], 副本 [fùběn], 翻版 [fānbǎn], 一模一样 [yīmúyīyàng] dane: kopi estone: koopia eŭske: kopia filipine: kopya france: copie galege: copia germane: Kopie, Abzug, Durchschlag, Pause guĝarate: નકલ haitie: kopi haŭse: kofi hinde: नकल hispane: copia, reproducción hungare: másolat igbe: akwụkwọ irlande: cóip islande: eintak japane: コピー jave: salinan jide: קאָפּי jorube: daakọ kanare: ಪ್ರತಿಯನ್ನು kartvele: ასლი katalune: còpia, reproducció kazaĥe: көшірме kimre: copi kirgize: копия kmere: ច្បាប់ចម្លង koree: 복사 korsike: esemplariu kose: ikopi kroate: kopija kurde: kopî latine: rescriptum latve: kopija laŭe: ສໍາເນົາ litove: kopija makedone: копија malagase: dika mitovy malaje: salinan malajalame: പകര്പ്പ് malte: kopja maorie: tārua marate: कॉपी monge: daim ntawv luam mongole: хуулбар nederlande: kopie nepale: प्रतिलिपि njanĝe: buku okcidentfrise: kopy panĝabe: ਕਾਪੀ paŝtue: کاپي pole: kopia, odbitka, odpis ruande: kopi rumane: copie, extras, imprimat ruse: копия samoe: ata sinde: ڪاپي sinhale: පිටපතක් skotgaele: leth-bhreac slovake: kópia, odpis, prieklep, priepis slovene: izvod somale: nuqul ŝone: mufananidzo sote: khopi sunde: salinan svahile: nakala taĝike: нусха taje: สำเนา tamile: பிரதியை tatare: күчереп алу telugue: ప్రతిని ukraine: копія urdue: کاپی uzbeke: nusxa vjetname: bản sao zulue: ikhophi kopiiloserĉi 'kopiilo' [kopi.0ilo] Aparato per kiu oni faras kopiojn: estas neniu problemo preni folion kaj laŭbezone ŝovi ĝin tra la firmaa kopiilo [22]; moderna oficeja fotokopiilo uzeblas ankaŭ kiel A3-skanilo [23]; telekopiilo + 49 40 656 06 59 (vd faksilo) [24]. 22. Pejno Simono: Foliaro plukinda, Monato, 1999/12, p. 2423. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 201224. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4 angle: copier beloruse: капіявальны апарат ĉeĥe: kopírka ĉine: 拷貝機 [kǎobèijī], 复制机 [fùzhìjī], 晒版机 [shàibǎnjī] france: copieur (machine) germane: Kopierer, Kopiergerät, Lichtpausgerät hispane: copiadora, fotocopiadora hungare: másológép, fénymásoló japane: 複写機 [ふくしゃき], コピー機 [コピーき] katalune: fotocopiadora nederlande: kopieerapparaat pole: kserokopiarka rumane: copie ruse: копировальный аппарат slovake: kopírka savkopioserĉi 'savkopio' [kopi.sav0o] Rezerva kopio de datumoj por protekti kontraŭ perdo de la originalo: regule faru savkopiojn, kaj enfermu ilin en [...] sekura loko [25]; en komputiko, sekurkopio, rezervkopio aŭ savkopio estas kopio de la datumoj kiuj troviĝas en komputilo sur alia memorejo [26]. 25. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 200526. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=115867, Sekurkopio angle: back up copy beloruse: рэзэрвная копія ĉeĥe: bezpečnostní kopie (souboru), záložní soubor ĉine: 備份 [bèifèn], 備份文件 [bèifènwénjiàn] france: copie de sauvegarde germane: Sicherungskopie, Backup (Datensicherung), Datensicherung hispane: respaldo (de datos), copia de seguridad hungare: biztonsági másolat japane: バックアップ・コピー [ばっくあっぷ・こぴー] katalune: còpia de seguretat nederlande: veiligheidscopie pole: kopia bezpieczeństwa rumane: copie de rezervă ruse: резервная копия slovake: záložný súbor administraj notoj