10Kopenhag/o FK Kopenhagoserĉi 'Kopenhago' [kopenhag.0o] Havenurbo kaj ĉefurbo de Danujo: en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio FK ; la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro [1]; ĉiu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo en Kopenhago [2]; ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron [3]; li la unuan fojon eniris en Kopenhagon kaj prezentis sin al sia nova majstro [4]; la ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor [5]; la potenca reĝurbo Kopenhago [6]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino angle: Copenhagen beloruse: Капэнгаген ĉeĥe: Kodaň ĉine: 哥本哈根 [Gēběnhāgēn], 哥本哈根 [gēběnhāgēn] dane: København france: Copenhague germane: Kopenhagen japane: コペンハーゲン nederlande: Kopenhagen norvege: København pole: Kopenhaga portugale: Copenhague rumane: Copenhaga slovake: Kodaň administraj notoj