*17kopek/o *kopeko serĉi 'kopeko' [kopek.0o] [kopek.0o.EKON] Rusa tre malgranda monero, centono de rublo: centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. [1]. jen dudek kopekoj, prenu veturigiston kaj veturu hejmen FK ; la kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj DL ; eĉ unu kopekon ne volas pagi [2]; mia vivo […] ne valoras por mi eĉ kopekon [3]; unukopeka kandelo bruligis Moskvon [4] (eta kaŭzo, granda efiko, kp kulo). groŝo, pfenigo, centimo, cendo. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 412. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina4. Sabine Fiedler: Esperanto Phraseology angle: copeck, kopeck, kopek beloruse: капейка ĉine: 戈比 [gēbǐ] france: kopeck germane: Kopeke hungare: kopek, kopejka japane: コペイカ nederlande: kopek, kopeke pole: kopiejka portugale: copeque ruse: копейка unu~a kandelo bruligis Moskvon: от копеечной свечи Москва сгорела . administraj notoj