Aldoni tradukojn al ReVo:

*17kontrol/i

*kontroli

serĉi 'kontroli'
[kontro.0i]
(tr)
1.
[kontro.0i.administracie]
Administracie ekzameni ion, por scii ĉu tio estas ekzakte kaj laŭregule farita: kontroli kontojn de banko, la biletojn en la teatro; la ŝtato severe kontrolas la enmigradon; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo [1]; du gardistoj kun bastonoj […] kontrolis la servistojn kaj skribistojn [2]; la formiko […] kvankam ne havas estron nek kontrolanton, ĝi kolektas dum la somero ĝian manĝon [3].
2.
[kontro.0i.detale_esplori]
(figure) Detale esplori ion por scii ĉu tio estas konvene farita: kontroli fakturon, kalkulon; estas necese kontroli tiun fakton, aserton antaŭ ol decidi; kapabla edzino […] kontrolas la iradon de aferoj en sia domo [4]; la formikoj efektive estas tre respektinda popolo […] ĉio ĉe ili estas preciza, kiel trakontrolita kalkula tasko [5]; la Lingva Komitato estas komisiita por zorgi la konservadon de esp-o kaj kontroli ĝian evoluon; kontroli la nombron de la membroj; la Eternulo starigis vin pastro […], por ke vi estu kontrolanto […] super ĉiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeton, kaj vi metu lin en malliberejon [6]; drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojnPrV ; ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj Hamlet .
3.
[kontro.0i.konformecon]
Esplori, ĉu io estas konforma al supozo: oni iras al la kongresoj por kontroli, ĉu oni ĝuste ellernis la lingvon; mi volas definitive kontroli, ĉu mi povos...B ; li […] ĉirkaŭrigardi[s…] por kontroli, ĉu vere minacas lin danĝero [7].
afrikanse:
beheer
albane:
kontrollit
amhare:
ቁጥጥር
angle:
check
arabe:
السيطرة
armene:
Վերահսկիչ
azerbajĝane:
nəzarət
beloruse:
кантраляваць, правяраць
bengale:
নিয়ন্ত্রণ
birme:
ထိန်းချုပ်မှု
bosne:
provjeriti
bulgare:
проверявам
ĉeĥe:
kontrolovat
ĉine:
检验 [jiǎnyàn], 驗 [yàn], 校驗 [jiàoyàn], 查 [chá], 稽核 [jīhé], 核对 [héduì], 检查 [jiǎnchá], 搜检 [sōujiǎn], 看准 [kànzhǔn], 稽 [jī], 复检 [fùjiǎn], 查看 [chákàn]
dane:
kontrol
estone:
kontrollima
eŭske:
kontrola
filipine:
suriin
france:
contrôler, vérifier
galege:
control
germane:
prüfen, nachprüfen, überprüfen, kontrollieren
guĝarate:
નિયંત્રણ
haitie:
kontwòl
haŭse:
kula da
hinde:
नियंत्रण
hispane:
comprobar, inspeccionar, verificar, revisar
hungare:
ellenőriz
igbe:
akara
irlande:
rialú
islande:
stjórn
japane:
コントロール
jave:
kontrol
jide:
קאָנטראָל
jorube:
iṣakoso
kanare:
ನಿಯಂತ್ರಣ
kartvele:
კონტროლის
kazaĥe:
бақылау
kimre:
rheoli
kirgize:
башкаруу
kmere:
ការត្រួតពិនិត្យ
koree:
제어
korsike:
cuntrollu
kose:
ulawulo
kroate:
provjeriti
kurde:
kontrol
latine:
imperium
latve:
kontrole
laŭe:
ການຄວບຄຸມ
litove:
valdymas
makedone:
контрола
malagase:
fanaraha-maso
malaje:
kawalan
malajalame:
നിയന്ത്രണം
malte:
kontroll
maorie:
mana
marate:
नियंत्रण
monge:
tswj
mongole:
хяналтын
nederlande:
1. toezicht houden op 2. controleren 3. controleren
nepale:
जाँच
njanĝe:
kulamulira
okcidentfrise:
kontrolearje
panĝabe:
ਦਾ ਕੰਟਰੋਲ
paŝtue:
د کنترول
pole:
dopatrywać, kontrolować, sprawdzać
portugale:
inspecionar, fiscalizar, conferir, verificar, apurar, averiguar, vigiar, disciplinar, controlar
ruande:
kugenzura
rumane:
controla, verifica, supraveghea
ruse:
проверять, проверить, контролировать, проконтролировать
samoe:
pule
sinde:
ڪنٽرول
sinhale:
පාලනය
skotgaele:
smachd
slovene:
nadzor
somale:
hubiso
ŝone:
masimba
sote:
laola
sunde:
pangawasan
svahile:
kudhibiti
taĝike:
идора
taje:
ตรวจสอบ
tamile:
கட்டுப்பாடு
tatare:
контроль
telugue:
నియంత్రణ
tibete:
ཞིབ་འཇུག་བྱེད་
ukraine:
контроль
urdue:
کنٹرول
uzbeke:
nazorat
vjetname:
kiểm soát
zulue:
amandla okuphatha

*kontrolo

serĉi 'kontrolo'
[kontro.0o]
1.
[kontro.0o.administracia]
Administracia ekzameno pri reguleco aŭ ekzakteco de io: sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo [8]; kontrolo pri la spezoj; la supera kortumo havas kontrolon super la tuta ŝtata maŝinaro. la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef ĉiujn malliberulojn […] kaj ĉio […] estis farata sub lia kontrolo [9]; sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la […] tuta aranĝaĵo [10]; la Liganoj komisias la Ligon por la ĝenerala kontrolo pri la plenumado de la interkonsentoj; senkontrola aplikado de antibiotikoj en medicino [11]; profesiuloj ne lasus sin kapti per drogkontrolo [12]; nederlanda piloto ne komprenis anglalingvan mesaĝon senditan el la kanaria kontrolturo [13].
2.
[kontro.0o.detala]
Detala esplorado, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti: ne kredu al parolo sen propra kontroloPrV ; se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon (sk post li)PrV .
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:22
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 3:36
11. Monato, Vladimir Lemelev: Damokla glavo super la homaro
12. Stefan Maul: Du mil, Monato, 2000/12, p. 5
13. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
angle:
~turo: control tower.
beloruse:
кантроль, праверка
bulgare:
проверка
ĉine:
检验 [jiǎnyàn], 再考察 [zàikǎochá], 再調查 [zàidiàochá], 复核 [fùhé], 检查 [jiǎnchá], 管制 [guǎnzhì]
france:
contrôle, vérification
germane:
Prüfung, Nachprüfung, Überprüfung, Kontrolle ~turo: Kontrollturm.
hispane:
comprobación, inspección, verificación, revisión
hungare:
ellenőriz
japane:
検査 [けんさ], 点検 [てんけん], 照合 [しょうごう], 監査 [かんさ], チェック [ちぇっく]
nederlande:
controle
pole:
audyt, diagnostyka, dozór, inspekcja, kontrola, rewizja, sprawdzenie
rumane:
audit, diagnostic, supraveghere, inspecție, control, verificare
ruse:
проверка, контроль
taje:
การตรวจสอบ

*kontrolilo

serĉi 'kontrolilo'
[kontro.0ilo]
Ilo per kiu oni kontrolas: la „Fundamento de Esperanto“ devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo [14]; kiam la literumkontrolilo renkontas malĝustan vorton, ekzistas du procedmanieroj [15]; la brakhorloĝo nun perdas sian tradician rolon kiel horokontrolilo [16].
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
15. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
16. Monato, Paul Gubbins: Montriloj de la tempoj
ĉine:
检验设备 [jiǎnyànshèbèi], 测量和试验设备 [cèliánghéshìyànshèbèi]
france:
instrument de vérification, instrument de contrôle, moyen de contrôle
germane:
Prüfmittel
japane:
検査の基準 [けんさのきじゅん], 監視装置 [かんしそうち], モニター [もにたー]
pole:
sterownik, kontroler
rumane:
driver, conducător auto

kontrolebla

serĉi 'kontrolebla'
[kontro.0ebla]
Povanta esti kontrolata: iru kaj rigardu la faktojn, la longe jam ekzistantajn, de ĉiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn FK ; la artikolo neniel estas simpla opinio, sed serio da kontroleblaj asertoj [17]; necesas krei administran instancon kontroleblan de eŭropaj ŝtatanoj [18].
beloruse:
якога можна кантраляваць
bulgare:
проверим
ĉine:
可試驗 [kěshìyàn], 可检查 [kějiǎnchá], 可評論 [kěpínglùn], 可回顧 [kěhuígù], 可核查 [kěhéchá], 能作證 [néngzuòzhèng]
france:
contrôlable, vérifiable
germane:
nachprüfbar, überprüfbar
hispane:
comprobable, inspeccionable, verificable, revisable
hungare:
ellenőrizhető
japane:
検証可能な [けんしょうかのうな], 真偽の確かめられる [しんぎのたしかめられる]
nederlande:
controleerbaar
pole:
sprawdzalny, weryfikowalny
rumane:
constatabil, verificabil
ruse:
проверяемый, который можно проверить

kontrolejo

serĉi 'kontrolejo'
[kontro.0ejo]
Loko, kie oni kontrolas ion: limkontrolejoj [19]; la brita armeo kun siaj timigaj kirasaŭtoj ne plu videblis sur stratoj, malaperis kontrolejoj ĉe komercaj kaj butikumaj centroj en Belfasto [20].
19. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
20. Monato, Garvan Makaj': Malpaco flagranta
angle:
check point
ĉine:
测控站 [cèkòngzhàn], 检查站 [jiǎncházhàn], 岗卡 [gǎngqiǎ], 检查哨 [jiǎncháshào], 监视点 [jiānshìdiǎn], 边卡 [biānqiǎ], 关卡 [guānkǎ], 检查点 [jiǎnchádiǎn]
germane:
Kontrollpunkt

kontrolisto

serĉi 'kontrolisto'
[kontro.0isto]
Oficisto aŭ dungito, kies precipa tasko estas kontroli: la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante: kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj [21]; li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori [22]; juĝistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en ĉiuj viaj urboj […] kaj ili juĝu la popolon per juĝo justa [23]; aviadilaj kraŝoj okazas pro miskomprenoj inter pilotoj kaj flughavenaj kontrolistoj [24]; estonte kontrolistoj rajtos sen antaŭa anonco eniri domojn de pafistoj por vidi, ĉu la mortigiloj estas laŭleĝe konservataj [25]; financkontrolisto [26].
angle:
controller
ĉine:
监督 [jiāndū], 查票员 [chápiàoyuán], 检查员 [jiǎncháyuán], 监督员 [jiāndūyuán], 官员 [guānyuán], 监工 [jiāngōng], 看守人 [kànshǒurén]
germane:
Kontrolleur, Aufseher
japane:
検査官 [けんさかん], 監査役 [かんさやく], 検札係 [けんさつかかり]

trakontroli

serĉi 'trakontroli'
[kontro.tra0i]
Komplete kontroli iun aferon: tio ĉi estas aferoj, kiujn […] ĉiu povas facile praktike trakontroli FK ; ĉio ĉe ili estas preciza, kiel trakontrolita kalkula tasko [27].
ĉine:
精讀 [jīngdú]
germane:
durchprüfen

administraj notoj

~i : Mankas verkindiko en fonto.