1kontrast/o JED kontrastoserĉi 'kontrasto' [kontra8.0o] [kontra8.0o.KOMUNE] Malsameco de du aferoj, kiuj reciproke pli klare distingiĝas pro apudmetiĝo: li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda, […] en plena kontrasto kun lia profesio [kiel] koĉero de funebra veturilo [1]! la infano de la kampara domo […] fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, solecaj, [kia] kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco Marta ; voĉo […] obtuza kaj serioza […] prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro Marta ; kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel mi [2]; kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu ĉi kaj la brilanta beleco de lia pli juna filino [3]; stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego [4]. diferenco, malsimileco 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua3. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto angle: contrast, difference (p. p. koloroj, formoj, stiloj, ktp.), antithesis, opposition beloruse: кантраст, супрацьлегласьць ĉeĥe: kontrast, odlišení, protiklad ĉine: 对比度 [duìbǐdù], 反差 [fǎnchā] france: contraste, opposition (contraste) germane: Kontrast, Gegensatz, starker Unterschied hispane: contraste hungare: kontraszt, éles ellentét, szembetűnő különbség japane: 対照 [たいしょう], 対比 [たいひ], コントラスト nederlande: contrast, tegenstelling pole: kontrast, przeciwieństwo, sprzeczność portugale: contraste, oposição rumane: contrast ruse: контраст, противоположность slovake: kontrast, protiklad kontrastiserĉi 'kontrasti' [kontra8.0i] (x) [kontra8.0i.KOMUNE] Esti en kontrasto kun io; tre distingiĝi de alia afero per kontrasto: la ruĝo tiel bele kontrastis la blankan neĝon [5]; la dolĉa vizaĝo de la asketo tiel kontrastis la teruraĵojn, kiuj okazis [6]; [liaj] ore blondaj lipharoj mirinde kontrastis la bluan ĉambron [7]; la blankaj ĉemizmanikoj kontrastis kiel neĝo kontraŭ la malhelaj pantalono [8]; la iom laca koloro de lia vizaĝo, […] kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro Marta ; nigraj kaj senvivaj fenestroj forte sed malgaje kontrastis kontraŭ la ĉirkaŭa blanko [9]; ĉi tiu sereneco de la naturo strange kontrastis kun ŝiaj propraj sentoj [10]. 5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II7. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III8. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo9. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX angle: exhibit contrast, show difference, stand out (kontraste kun fono) beloruse: кантраставаць, выдзяляцца ĉeĥe: kontrastovat, odrážet se, výrazně se odlišovat ĉine: 对比 [duìbǐ], 使对照 [shǐduìzhào] france: faire contraste avec, se détacher sur germane: kontrastieren, sich abheben, sich unterscheiden hispane: estar en contraste hungare: éles ellentétben áll, szembetűnően különbözik japane: 対照を示している [たいしょうをしめしている], 際立っている [きわだっている] nederlande: contrasteren, afsteken pole: kontrastować rumane: contrasta ruse: контрастировать, резко отличаться, выделяться (на фоне) slovake: kontrastovať, výrazne sa odlišovať kontrastigiserĉi 'kontrastigi' [kontra8.0igi] (tr) [kontra8.0igi.KOMUNE] Elmontri, emfazi la kontraston inter du aferoj; apudmeti por montri ilian diferencon: la verdeco de herbejoj kontrastigas la blondecon de grenkampoj [11]; la franca menso, anstataŭ inkluzivi, […] kontrastigas [12]; ni povos taksi ĝuste nur se ni kontrastigos la plej moralan kaj la plej malmoralan [13]; [li] kontrastigas tion kun la nuna situacio [14]. 11. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua12. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki13. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Du14. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004 angle: compare, point out difference between, set off beloruse: параўноўваць, супрацьпастаўляць ĉeĥe: odlišit, zvýraznit france: mettre en regard, opposer (mettre en contraste) germane: kontrastieren, gegenüberstellen, Unterschiede herausarbeiten hispane: contrastar hungare: szembeállít, élesen megkülönböztet japane: 対照させる [たいしょうさせる], 引き立たせる [ひきたたせる] nederlande: doen afsteken, doen contrasteren pole: przeciwstawiać rumane: opune ruse: выявлять различия, противопоставлять slovake: odlíšiť kontraste alserĉi 'kontraste al' [kontra8.0eal] [kontra8.0eal.KOMUNE] Kontraŭ, kun iu forta diferenco: frapis lin, kontraste al tiu preskaŭ sklava vesto, la nobleco de ŝia mirinda, patricia vizaĝo [15]; la varmaj vortoj sonis denove tute kontraste al lia rigida voĉo [16]; kvintona […] gamo […] enhavas nur kvin tonojn, kontraste al maĵoraj kaj minoraj gamoj, kiuj enhavas po sep tonojn [17]; montri sin simplulo kontraste al kvazaŭa granda oratorkapablo de Brutus [18]. 15. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro17. B. Wennergren: Roko kaj Popo, Popularmuzika Terminaro en Esperanto, kapvorto „kvintona“18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto beloruse: у супрацьлегласць … ĉeĥe: na rozdíl od, naproti tomu ĉine: 不同于 [bùtóngyú], 暌 [kuí] france: à la différence de, par opposition à japane: ~と対照的に [とたいしょうてきに], ~に対比して [にたいひして] nederlande: in contrast met, in tegenstelling tot pole: w przeciwieństwie do rumane: în contrast cu slovake: na rozdiel od administraj notoj