konik/o PVEF konikoserĉi 'koniko' [konik.0o] [1] [konik.0o.kurbo] Kurbo, intersekco de ebeno kaj cirkla konuso: se la intersekco estas kunaĵo de du rektoj, oni kvalifikas la konikon nepropra; la rilato inter la distanco de punkto de la koniko al iu punkto (ĝia fokuso) kaj la distanco de tiu punkto al iu rekto (ĝia direktanto) egalas al konstanta valoro (ĝia discentreco); polusa ekvacio de koniko kun poluso ĉe la origino de koordinatoj estas de la tipo `rho=p//(1+q*cos theta)`, kie `q` signas la discentrecon; la kartezia ekvacio de koniko estas de la tipo `ax^2+by^2+cxy+dx+ey+f=0`, t.e. duagrada algebra ekvacio kun du variabloj. Diversaj specoj de koniko: elipso, cirklo, hiperbolo, parabolo; Karakterizaj elementoj: direktanto, discentreco, fokuso, parametro. Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi! konikoj laŭ ilia discentreco: elipso, parabolo, hiperbolo 1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33 angle: conic section beloruse: канічнае сячэньне ĉeĥe: kuželosečka ĉine: 圆锥曲线 [yuánzhuīqūxiàn], 圆锥截痕 [yuánzhuījiéhén] france: conique germane: Kegelschnitt japane: 円錐曲線 [えんすいきょくせん] nederlande: kegelsnede perse: مقطع مخروطی pole: stożkowa, przekrój stożka portugale: cônica, seção cônica ruse: коническое сечение slovake: kužeľosečka administraj notoj ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.