*komod/o PV *komodo serĉi 'komodo' [komod.0o] [komod.0o.MEB] Meblo, atinganta alton de la kokso aŭ brusto, kaj konsistanta el tirkestoj, metitaj unu super alia, por konservi tolaĵon, galanteriojn kaj ceterajn: unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita [1]; la murojn garnis, sur unu flanko, larĝa komodo, ornamcele ŝarĝita per vazoj kaj statuetoj [2]; super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro [3]. Komodo (insulo)1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo2. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo angle: commode (furniture), chest of drawers beloruse: камода (мэбля) bulgare: скрин ĉeĥe: komoda, prádelník ĉine: 五斗柜 [wǔdǒuguì], 五斗柜 [wǔdòuguì], 带抽屉的柜子 [dàichōutìdeguìzi], 柜子 [guìzi], 馬子 [mǎzi] france: commode (meuble) germane: Kommode, Schubladenkasten japane: たんす katalune: calaixera nederlande: commode, ladenkast pole: komoda portugale: cômoda rumane: comodă ruse: комод slovake: bielizník ukraine: комод administraj notoj