Aldoni tradukojn al ReVo:

*komentari/i UV , 9koment/i PV

*komentarii, komenti

serĉi 'komentarii'
serĉi 'i'
[koment1.0i]
(tr)
1.
[koment1.0i.komenti]
Fari rimarkon, noton, atentigon, kritikon pri io: nia celado estas ofte malĝuste komentariata [1]; en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn [2]; ĉirkaŭe zumis la homamaso, komentante la senprecedencan okazaĵon [3].
2.
[koment1.0i.prinoti]
Provizi ies verkon je notoj por klarigi aŭ kompletigi ĝian enhavon: la tekston kompostis, enpaĝigis kaj komentis A. Korĵenkov; glosaro […] prezentas vortojn eksplikatajn aŭ iel komentatajn post iu verko, negrave ĉu post artikolo, eseo aŭ romano [4]. VD:gloso, klarigi, interpreti
1. Zamenhof: La parolado en la Guildhall (Londono) je 1907-08-21.
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:12
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, p. 55
4. Jan Werner: Terminologia Kurso, Brno, 1986. §7.32.
angle:
comment on
beloruse:
камэнтаваць, камэнтараваць
ĉeĥe:
komentovat, vysvětlovat
ĉine:
評述 [píngshù], 評點 [píngdiǎn], 詮 [quán], 点评 [diǎnpíng], 注 [zhù], 批判性 [pīpànxìng]
france:
commenter, faire le commentaire (de), annoter
germane:
kommentieren
hungare:
1. kommentál, megjegyzéseket fűz hozzá 2. megjegyzésekkel lát el
japane:
注釈をつける [ちゅうしゃくをつける], 注解する [そそかいする]
katalune:
1. comentar 2. escoliar
nederlande:
commentariëren
pole:
komentować
portugale:
comentar
ruse:
комментировать
slovake:
vysvetľovať
ukraine:
коментувати, пояснювати, тлумачити

komentario, 9komento

serĉi 'komentario'
serĉi 'o'
[koment1.0o]
1.
[koment1.0o.komento]
Rimarko aŭ noto, la ago komentarii kaj ties rezulto: kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legataĵon [5]; remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo kaj kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco [6]; ĉu mi, kiel prezidanto de UEA, devigu min ne fari komentkomentojn pri ĉi tiuj problemoj sociaj kaj politikaj? [7]; ankaŭ malgravaj ŝanĝoj rilate al frazkomencaj majuskloj estas faritaj senkomente [8]; la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo, ofte bezonas komentariojn, ĉar eĉ membroj de ilia propra nacio ne ĉiam tute bone komprenas tiun aŭ alian frazon el iliaj verkoj [9].
2.
[koment1.0o.KOMP]
KOMP En programlingvo aŭ alia formala lingvo por aŭtomata traktado, klariga frazo kiun la koncerna traktilo preterpasas sen iel atenti ĝin, sed kiu povas iel helpi programiston: en la programlingvo C la komentojn oni apartigas per paraj dusignaj krampoj /* kaj */.
3.
[koment1.0o.historia]
(evitinde) (plurale) Skizo de historiaj eventoj verkita en formo de memornotoj: la komentarioj de Cezaro.
Rim.: Tiu senco estas neinternacia (ekz-e ĝi estas nekonata en la rusa), kaj senbezone konfuza. Pli klarus „La notoj de Cezaro pri la Gaŭla milito“. Subtene PIV citas ankoraŭ la ekzemplon: la cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido [10], kie ĝi tradukas la hebrean [midraŝ] (studo, verko, traktaĵo); kp en la sama libro: pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la reĝoj [11]. Por ambaŭ okazoj „notoj“ estus pli konvena.
beloruse:
камэнтар
ĉeĥe:
komentář, vysvětlení, výklad
ĉine:
解說員 [jiěshuōyuán], 注释者 [zhùshìzhě], 詁 [gǔ], 評論員 [pínglùnyuán], 述評 [shùpíng] 2. 注释 [zhù shì]
france:
1. commentaire (remarque), note (remarque), remarque 3. commentaire (plur., mémoires historiques)
germane:
Kommentar 2. Kommentar
hungare:
kommentár, jegyzet, megjegyzés 2. megjegyzés, magyarázat
japane:
注釈 [ちゅうしゃく], 注解 [ちゅうかい]
nederlande:
commentaar
pole:
komentarz
rumane:
comentariu
ruse:
1. комментарий 3. записки (лит. жанр)
slovake:
komentár, výklad
ukraine:
коментар

komentariaro, 9komentaro PV

serĉi 'komentariaro'
serĉi 'aro'
[koment1.0aro]
Serio da rimarkoj kaj notoj por klarigi aŭ kompletigi malfacilan tekston aŭ verkon: li verkis sian komentaron pri Aristotelo, precipe pri „Metafiziko“, „Fiziko“ […] [12]; anstataŭ vastaj filozofadoj mi prefere konigas sen komentaroj la fendologion [13].
angle:
commentary
beloruse:
камэнтар
ĉine:
評論 [pínglùn]
france:
commentaire (suite de remarques)
germane:
Kommentar
hungare:
magyarázó jegyzetek, szövegmagyarázat, kommentár
japane:
注釈集 [ちゅうしゃくしゅう]
katalune:
comentari (conjunt de notes, de comentaris)
pole:
komentarz
rumane:
comentariu
ruse:
комментарий
ukraine:
коментар

komentariisto PVEF , komentisto

serĉi 'komentariisto '
serĉi 'isto'
[koment1.0isto]
Homo, kiu komentarias (verkon, sportajn aŭ politikajn eventojn ktp), aŭtoro de komento aŭ komentaro: komentariisto en prestiĝa nacia brita gazeto [14]; komentistoj sin deklarantaj sendependaj opinias, ke akuzoj kontraŭ la katolika regantaro en Italio eliras pli el amareco […] ol el atenta analizo [15]; kiel rimarkis komentariisto pri la telefon-helpeja fenomeno, la plej dezirinda, la plej riĉiga kvalito en hodiaŭa Barato estas la kapableco perdi la propran identecon kaj profesie „alilandaniĝi“ [16]; la filmo en TV-raporto estas muntita, sed akompanatas de […] de komentisto [17].
14. Monato, Paul Gubbins: Rolo redifinita, 2013
15. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, 2006
16. Monato, Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
17. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
beloruse:
камэнтатар
ĉine:
評論員 [pínglùnyuán], 解說員 [jiěshuōyuán], 注释者 [zhùshìzhě], 詁 [gǔ], 評註家 [píngzhùjiā]
france:
commentateur
germane:
Kommentator
hispane:
comentarista
hungare:
jegyzetíró, szövegmagyarázó, kommentátor
japane:
解説者 [かいせつしゃ], 論評家 [ろんぴょうか]
katalune:
comentarista
latine:
scholiasta
malnovgreke:
σχολιαστής
nederlande:
commentaar
pole:
komentator
rumane:
comentator, publicist
ruse:
комментатор
ukraine:
коментатор

forkomentarii, forkomenti

serĉi 'forkomentarii'
serĉi 'fori'
[koment1.for0i]
KOMP En programo, marki fragmenton de fonta teksto kiel komenton, por kaŝi ĝin de la aŭtomata traktilo.
angle:
comment out
beloruse:
закамэнтаваць
france:
mettre en commentaire (une partie du code)
germane:
auskommentieren
hungare:
megjegyzéssé alakít
katalune:
comentar (inf.)
nederlande:
uitcommentariëren
pole:
wykomentować, zakomentować
rumane:
comentați, comenta
ruse:
закомментировать

malkomentarii, malkomenti

serĉi 'malkomentarii'
serĉi 'mali'
[koment1.mal0i]
KOMP En programo, forigi la komentokrampojn de antaŭe forkomentariita teksto, tiel ke ĝi ree iĝu signifa peco de la fonta teksto por koncerna traktilo.
angle:
uncomment
beloruse:
раскамэнтаваць
france:
sortir du commentaire (une partie du code)
germane:
wieder einkommentieren
katalune:
treure un comentari (inf.)
pole:
odkomentować
rumane:
decomentați
ruse:
раскомментировать

administraj notoj

for~i, for~i: Mankas dua fontindiko.
for~i, for~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i, mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~i, mal~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.