1kolos/o JED kolososerĉi 'koloso' [kolos.0o] en: Grandega homo, statuo aŭ objekto: tia koloso kiel vi devus rompi la kranion de pli ol unu [1]; la Koloso de Rodoso apartenas al la sep mirindaĵoj de la antikva mondo [2]; vi estis sur Rodoso, por vidi la lokon, kie staris la koloso [3]? 26 arboj-kolosoj, la plej maljuna el ili havis la alton de ĉirkaŭ 150 metroj [4]; Moskvo[n…] ni devas […] liberigi de superloĝigo, sed vi kun via metropoliteno deziras fari el ĝi urbon-koloson Metrop ; koloso sur argilaj kruroj [5]; (figure) la leĝo kreis ankoraŭ neniun grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn [6]. giganto, titano 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI2. Vikipedio, Koloso de Rodoso3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIX4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto5. Monato, Boris Kolker: Kial pereis la lasta imperio?, 20076. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua angle: colossus beloruse: калёс, гігант, волат ĉeĥe: kolos, obr ĉine: 庞然大物 [pángrándàwù], 巨客 [jùkè] france: colosse Colosse de Rhodes. germane: Riese, Gigant, Koloss Koloss von Rhodos. ~o sur argilaj kruroj: Koloss auf tönernen Füßen. hispane: coloso hungare: kolosszus, óriás japane: 巨像 [きょぞう], 巨人 [きょじん], 大国 [たいこく] katalune: colós nederlande: kolos, kolossus pole: kolos, wielkolud portugale: colosso ruse: колосс, великан slovake: kolos, obor, ozruta ukraine: колос, велетень kolosaserĉi 'kolosa' [kolos.0a] en: Havanta eksterordinarajn proporciojn aŭ ecojn: kolosa statuo, viro, urbo, entrepreno; Egipto jam posedis altan socian organizon, [kiu] konstruis kolosajn monumentojn [7]; tiel naskiĝis plano simpla kaj kolosa [8]; sur la monumento oni vidas Italujon, kiu montras al la kolosa statuo de Dante [9]; (figure) la kolosaj salmokoloraj rozoj sur la ŝultro de Stella estis tute depremitaj [10]; (figure) produkti iaspecan kolosan stultaĵon [11]; (figure) ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco [12]. ega, mamuta, elefanta, giganta, titana 7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro12. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia angle: colossal beloruse: калясальны, гіганцкі ĉeĥe: gigantický, kolosální, obrovský ĉine: 身高馬大 [shēngāomǎdà], 高大 [gāodà], 巨大 [jùdà], 巨 [jù], 庞 [páng], 庞大 [pángdà], 巨型 [jùxíng], 魁梧 [kuíwú] france: colossal, démesuré (gigantesque) , géant (adj., gigantesque), gigantesque, herculéen, phénoménal (gigantesque) germane: riesig, gigantisch, kolossal hispane: colosal hungare: kolosszális, óriási japane: 巨大な [きょだいな], 大規模な [だいきぼな] katalune: colossal nederlande: kolossaal pole: kolosalny ruse: колоссальный slovake: kolosálny, obrovský, ohromný, ozrutný ukraine: колосальний administraj notoj