- [koalic.0o.POL]
Nedaŭra interligo, precipe de partioj, kontraŭ komuna
malamiko
aŭ por komuna celo:
UEA sukcese iniciatis fondon de Koalicio de Neregistaraj
Organizaĵoj por Internacia Helplingvo
[1];
koalicioj (de partioj) regas en multaj stabilaj
eŭropaj demokratioj, sed efektive nur unu partio regas en
Britio
[2];
unu el la partioj de la registara koalicio
[3];
la nova registaro konsistas el koalicio de la Laborista Partio
kaj
la Alianco (grupigo de malgrandaj partioj)
[4];
la venkinta koalicio konsistas fakte el du subkoalicioj
[5].
alianco
kartelo2
Rim.:
PV kaj PIV1 registris la radikon kun verba karaktero, sed PIV2
ŝanĝis tion al substantivo. Same en vortaro Eo-germana
de Jürgensen 1904, sub redakto de Zamenhof, la kapvorto aperas kiel
„koalici·o“. Manke de sufikshavaj derivaĵoj ni
ne atingis kompletan konsenton pri la vortspeco de la radiko, sed
fine adaptis laŭ PIV2. Necesos kontroli la faktan vortuzon post
kelkaj jaroj.
[Wolfram Diestel]
1.
Lee Chong-Yeong: Antaŭen al ŝancoj kaj defioj, Eventoj,
1998-01, numero 140a2.
Monato, W. H. Simcock: Iom da
proporcio3.
Ĝangalo: Brazila
parlamento forpelas eksministron de Lula pro
korupto, 2005-12-024.
Donald Rogers: Laborema koalicio, Monato, 2000/03, p. 115.
Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10