9klitor/o PVEF klitoroserĉi 'klitoro' [klitor.0o] 1.[klitor.0o.ANA] Erektiĝema, ekscitebla organo ĉe la antaŭo de la vulvo: la ekstera parto de klitoro, la tiel nomata „pinto de klitoro“, estas tute aŭ parte kovrita per prepucio, simile kiel peniso [1]; la virina klitoro estas evolue koincida kun la vira peniso, tio signifas, ke en embria stato ĝi devenas el la sama histo [2]. Rim.: La ekstere videblan parton, la klitora glano, iuj nomas ĝubutono. 2.[klitor.0o.glano] (arkaismo) (evitinde) Nur la videbla klitora glano: temas pri kutimo de iuj popoloj pri rita fortranĉo de la klitoro kaj kelkfoje ankaŭ de la etaj lipoj, por forpreni de la estonta virino la seksan ĝuadon kaj konservi ŝin fidela al la edzo [3]. 1. Vikipedio, Klitoro2. Vikipedio, Klitoro3. Monato, Denise Hubert-Remy: Bato sub la zono (3) afrikanse: klitoris angle: clitoris arabe: بظر beloruse: клітар, ласкацень bulgare: клитор ĉeĥe: klitoris, poštěváček ĉine: 阴蒂 [yīndì], 阴核 [yīnhé] france: clitoris germane: Kitzler, Klitoris hebree: דℷדℷן hispane: clítoris ide: klitorido inuktitute: ᐅᕕᐅᖅ itale: clitoride japane: 陰核 [へのこ], クリトリス katalune: clítoris nederlande: kittelaar, clitoris okcidentfrise: klitoris perse: چوچوله pole: łechtaczka ruse: клитор slovake: klitoris svahile: kinembe ukraine: клітор administraj notoj