Aldoni tradukojn al ReVo:

kle/o PV , klef/o[1], RokPop , Viki

kleo, klefo

serĉi 'kleo'
serĉi 'o'
[kle.0o]
MUZ
Signo lokita ĉe la komenco de la notliniaro por montri la nomon de ĉiu noto kaj ĝian altecon: atentokaptaj krajonoj el Usono havas diversajn formojn, ekzemple de osto, arbo, koroj, dinosaŭro, vesperto, kleo [2]; klefo en muziko servas por tio, fiksi en la notliniaro, kiujn tonaltojn reprezentas la kvin notlinioj, ĉiu klefo havas por tio referenctonon, de kies pozicio deduktiĝas la pozicio de la aliaj tonoj, la diversaj klefoj reprezentas malsamajn tonregistroj, por ĉiu instrumento kaj ĉiuj voĉregistro ekzistas taŭga klefo [3]. VD:ŝlosilo.
Rim.: Ambaŭ formoj aperas en la PIV-oj, kun la difino ĉe „kleo“ kaj plusendo de „klefo“ al „kleo“ (kio sugestas, ke la PIV-a redaktoro preferas „kleo“n). Kvankam plimulto da vortaroj, imitante la PIV-ojn, rekomendas la formon „kleo“, tamen la muzikistoj mem kaj la fakaj tekstoj preferas „klefo“n. Tiun konstaton entenas la koncerna lingva respondo [4] de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto, kiu rekomendas la formon „klefo“ kaj krome atentigas, ke „klefo“ estas pli internacia (kun la evidenta etimo en la lingvoj angla kaj franca); pli facile rekonebla; pli erar-imuna ĉe buŝa kaj skriba komunikado ktp.
angle:
clef, clef sign
beloruse:
ключ (нотны)
ĉeĥe:
klíč (hudeb.)
ĉine:
譜號 [pǔhào]
france:
clef (mus.), clé (mus.)
germane:
Notenschlüssel
hispane:
clave (mús.)
hungare:
kulcs (zenei)
japane:
音部記号 [おんぶきごう]
katalune:
clau
nederlande:
muzieksleutel
perse:
کلید نت
pole:
klucz (muzyka)
rumane:
cheie (muzică)
ruse:
ключ (нотный)
slovake:
kľúč (hud)
turke:
anahtar(muzik)
ukraine:
ключ
1. Joseph Rhodes: English Esperanto Dictionary, 1908

administraj notoj