*kioUV *kio serĉi 'kio' [kio.0] 1.[kio.0.demanda] Demanda pronomo por neŭtraĵoj: kio okazis [1]? pri kio vi interparolis FK ? 2.[kio.0.nerekta] Nerekte demanda pronomo por neŭtraĵoj: neniu scias, kio morgaŭ lin trafos PrV ; li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi, tute sola [2]; rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino [3]; mi klarigis al vi, kio devas esti la celado de niaj kongresoj [4]. Rim.: En tiu senco, oni neniam esprimas la antaŭaĵon tio. 3.[kio.0.relativa] Relativa pronomo uzata anstataŭ kiu, kiam ĝia antaŭaĵo estas: a) io, tio, ĉio (esprimita aŭ ne): mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata; la urbo faris ĉion, kion ili povis por ke ni elportu […] la plej bonan rememoron [5]; pri kio ajn prudenta vi al ni parolos, viaj vortoj ne perdiĝos Hamlet ; (tio) kio ajn estos l' unua vidoto, […] ĝi estos al Dio oferota FK ; sorto ofte alsendas (tion), kion oni ne atendas PrV ; (ĉio) kio mia, tio bona PrV . b) antaŭa tuta propozicio: la naturo konservas sian moron, kion ajn la honto dirus Hamlet ; ŝi posedis fenomenan memoron, kio ŝin kapabligis traduki sen notoj plej longan paroladon; nun li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupo [6]; li ridas konstante, kio estas netolerebla; la kongresaj kunsidoj okazos en unu sola domego, kio multe helpos al la bona aranĝo. c) substantivigita adjektivo kun nedifina signifo: la plej bona, kion oni povus deziri [7]; mi promesis ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de via frato [8]; la sola, kio […] mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon [9]; tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi [10]; tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi donaci [11]; la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi [12]; la unua, kion ili aŭdis […], estis […] [13]; la blanka, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la maro FK . Rim.: En tiu senco oni povas subkompreni la antaŭaĵon tio nur kiam ĝi estas je la sama kazo kiel kio: redonu, kion vi prenis. Rim.: Pro la misinfluo de la eŭropaj lingvoj, oni kutimas uzi „kio“n ĉiam ununombre, malkiel en ekz-e la lingvoj tjurkaj kaj malsimetrie ol „kiu ― kiuj“; tial anstataŭ: nun decidu, kiojn vi kunprenos, kaj kiojn vi lasos ĉi tie, oni uzas ĉirkaŭfrazon: kiujn aĵojn vi kunprenos, aŭ tute mallogike uzas ununombron: kion vi kunprenos ― eĉ se temas pri pluraj aĵoj; tian mallogikaĵon oni neniam toleras ĉe kiujn vi kunprenos. Iam la akordo tamen neprigas plurnombron: „Mi kredis,“ diris sinjoro Gliddon, tre humile, „ke la Skarabo estis unu el la egiptaj dioj.“ „Unu el la egiptaj kioj?“ ekkriis la mumio salte stariĝante [14]. [Sergio Pokrovskij] 1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 213. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 174. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 19075. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 19076. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 190613. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato14. E.A. Poe: Kelkaj vortoj kun mumio afrikanse: wat albane: çfarë amhare: ምንድን angle: 1. what 2. what tio, ~n: what. ĉion, ~n: everything (that). 3. which, that arabe: ما armene: ինչ azerbajĝane: nə beloruse: што bengale: কি birme: ဘာလဲ bosne: ono što ĉeĥe: co co, což ĉine: 什 [shén], 啥 [shá], 孰 [shú] dane: hvad estone: mida eŭske: zer filipine: kung ano france: quoi, que, quelle chose, qu'est-ce qui, qu'est-ce que, ce qui, ce que ~ ajn: quoi que, quelque chose que. galege: o que germane: was guĝarate: શું haitie: sa ki haŭse: abin da hebree: מה 3. אותו, מה ש-, אשר, ש- hinde: क्या igbe: ihe indonezie: 1. apa 3. yang internaci-signolingve: 1. irlande: cad islande: hvað japane: 何 [なん] jave: apa jide: וואָס jorube: kini kanare: ಏನು kartvele: რა kazaĥe: не kimre: beth kirgize: эмне kmere: អ្វីដែល koree: 무엇 korsike: ce kose: intoni kroate: što kurde: çi latine: quod latve: ko laŭe: ສິ່ງທີ່ litove: ką makedone: што malagase: inona malaje: apa malajalame: എന്ത് malte: liema maorie: te aha marate: काय monge: dab tsi mongole: ямар nederlande: wat nepale: के njanĝe: chani okcidentfrise: guon panĝabe: ਕੀ ਹੈ paŝtue: څه pole: co ~ ajn: co tylko. ruande: iki rumane: ce ruse: что samoe: ā signune: 1. x@18* sinde: ڇا sinhale: කුමක් ද skotgaele: dè slovake: čo čo, čože čo, čože tio, ~n: to, čo. ĉion, ~n: všetko, čo. slovene: kaj somale: waxa ŝone: chii sote: eng sunde: naon svahile: nini taĝike: чӣ taje: อะไร tamile: என்ன tatare: Нәрсә telugue: ఏమి turke: tio, ~n: ne. ukraine: що urdue: کیا uzbeke: nima vjetname: những gì volapuke: 1. kios 2. kios 3. kelos zulue: lokho administraj notoj