Aldoni tradukojn al ReVo:

Kiev/o FK , Kijiv/o

Kievo, Kijivo

serĉi 'Kievo'
serĉi 'o'
[kiev.0o]
[kiev.0o.urbo]
GEOG La ĉefurbo de Ukrainujo situanta sur ambaŭ bordoj de Dnepro (30˚31'E, 50˚26'N): malgrandrusa vilaĝano, veninta el Kievo FK ; en 1918 ekfunkciis la unua publika aerpoŝta rilato de la mondo inter Vieno kaj Kievo kaj Budapeŝto [1]; dekmiloj da homoj venis al la centra placo en Kievo – Majdan – por deklari sian malkonsenton [2]; miloj da ukrainoj, favoraj al la EU-proksimiĝo, okupis la stratojn de la ĉefurbo Kijivo la 24-an de novembro [3].
1. Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?, Monato, 2000/09, p. 18
2. Euheno Kovtonjuk: Falis la lasta guto, Monato, 2014/04, p. 6
3. Andreo Jankovskij: UKRAINIO – Ĉu venos nova revolucio?, „Kontakto“, n-ro 259 (2014:01), p. 9
angle:
Kiev, Kyiv
beloruse:
Кіеў
ĉine:
基輔 [Jīfǔ], 基輔 [jīfǔ]
finne:
Kiova
france:
Kiev
germane:
Kiew
hungare:
Kijev
japane:
キエフ
nederlande:
Kyiv, Kyjiv, Kiev
pole:
Kijów
portugale:
Kiev
ruse:
Киев
turke:
Kiev
ukraine:
Київ

kievano, kijivano

serĉi 'Kievano'
serĉi 'Kievano'
[kiev.0ano]
[kiev.0ano.logxanto]
Loĝanto de Kievo: la unuan lokon en la malkrokodila konkurso okupis kievano Volodimir Hurtovenko [4]; la Ondo estas interesega por ĉiuj kijivanoj. [5].
4. Konstantin Demjanenko: Aroma Jalto '99, LOdE
5. Svitlana Pohorila: Ĉiu vera esperantisto ĝuas “La Ondon”, LOdE
angle:
Kievan, Kyivan
beloruse:
кіяўлянін
finne:
kiovalainen (subst.)
germane:
Kiewer
hungare:
kijevi (lakos)
pole:
kijowianin (m.), kijowianka (f.)
ruse:
киевлянин

Kieva Regno

serĉi 'Kieva Regno'
[kiev.0aRegno]
[kiev.0aRegno.HIS]
HIS La antikva regno de la orientaj slavoj, regata de la rurikidoj, teritorie la plej granda ŝtato de la Mezepoka Eŭropo, kies ĉefurbo (ekde la jaro 862a) estis Kievo: Ĥazario ĉe la malsupra Volgo kaj la Kieva Regno estiĝis ĉe interkruciĝo de tiuj du direktoj (latituda-stepa kaj meridiana-riverega) [6].
Rim.: Oni ne konfuzu la Kievan Regnon kun la Granda Princujo Kieva, kiu estis ties centra, sed relative malgranda parto.
6. Sergio Pokrovskij: La granda stepo, La Ondo de Esperanto, 2003:2
angle:
Kievan Rus'
beloruse:
Кіеўская Русь
ĉine:
基輔羅斯 [JīfǔLuósī]
finne:
Kiovan Rus, Kiovan Venäjä
hungare:
Kijevi Rusz
pole:
Ruś Kijowska
ruse:
Киевская Русь
ukraine:
Київська Русь

administraj notoj