Aldoni tradukojn al ReVo:

kermes/o PV

kermeso

serĉi 'kermeso'
[kermes.0o]
en:
Popola ĉiujara festo, estiĝinta el ĉiujara preĝeja meso rememore de ĝia konsekrado: organizata ĉiun novembron en la itala urbo Bolonjo de la bonfara institucio Antoniano, fondita en 1953 de kvar katolikaj monaĥoj, tiu kermeso estas dissendata eŭrovizie de la ŝtata televidkanalo [1]; karuseloj estas esenca ero de pli-malpli ĉiu granda publika festo, aparte de ĉiu kermeso, kvankam intertempe ekzistas multe pli teknike progresintaj kermesaj amuziloj [2].
Rim.: Ĉar ĉiu preĝejo estas konsekrita en alia tago de la jaro, konsekvence ĉiu vilaĝo festas kermeson ankaŭ en sia propra tago aŭ semajnfino.
angle:
 kermis, country fair, village fair
ĉeĥe:
 rostlinný kermes
france:
 kermesse
germane:
 Kirmes, Kirchweih, Kirtag
hispane:
 festival
hungare:
 búcsú
nederlande:
 kermis
pole:
 kiermasz
portugale:
 quermesse
rumane:
 chirvai
slovake:
 hody, púť (slávnosť)
ukraine:
 храмовий празник, відпуст, ярмарок, фестини

administraj notoj