*ken/o *keno serĉi 'keno' [ken.0o] en: 1.[ken.0o.lumigilo] en: Longa, seka, maldika lignosplito, uzata kiel lumigilo anstataŭ kandelo, aŭ por disbruligi pli grandan lignofajron (kp alumeto) ktp: tiam ni (temas pri gnomoj) sidos en la ŝtona domo, kie brulas la keno, kaj ni trinkos mielvinon el la oraj kornoj de la antikvaj nordlandaj reĝoj [1]; tra la dormo li aŭdis, kiel la maljuna mastrino forigis de la fenestroj lignajn ĵaluziojn, kiel ŝi per kenoj bruligis la samovaron Metrop . 2.[ken.0o.PV] en: Rezinoriĉa ligno: kena torĉo. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj angle: 1. fatwood 2. resinous wood beloruse: 1. лучына 2. смаляк bretone: 2. koad rousinek ĉeĥe: louč, smolné dřevo france: 1. bois gras 2. bois résineux germane: Kien, Kienholz hispane: 1. antorcha 2. madera resinosa hungare: 1. fokla, világítószilánk 2. gyantás fa nederlande: 1. kien 2. harsrijk hout pole: 1. łuczywo ruse: 1. лучина 2. смольё, осмол, смолистая древесина slovake: lúč, smolienka svede: 1. tjärved ukraine: скіпа, скіпка, скалка, лучина administraj notoj