Aldoni tradukojn al ReVo:

kartvel/o

kartvelo

serĉi 'kartvelo'
[kartvel.0o]
Ano de la plej multenombra kaŭkazlingva popolo, kies etnaj subgrupoj estas kartloj, aĝaroj, svanoj, megreloj, lazoj k.a.: en 1989 komenciĝis kartvela-oseta konflikto: la osetoj postulis firmigon de sia aŭtonomio, sed la kartveloj male klopodis ĝin nuligi [1]; ĝis la 18a jarcento la kartveloj estis la plej influa kristana popolo en la regiono [2].
1. Monato, Sergeo Jurjiĉ: Ĉu osetoj ne rajtas sian Kosovon?
2. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo
angle:
Georgian
beloruse:
грузін
bulgare:
грузинец
ĉine:
格魯吉亞人 [Gélǔjíyàrén]
france:
Géorgien
germane:
Georgier
hungare:
grúz
ide:
Gruziano, Gruzo
japane:
グルジア人 [グルジアじん]
kartvele:
ქართველი
nederlande:
Georgiër
okcidentfrise:
Georgjer
pole:
Gruzin
ruse:
грузин
tokipone:
jan Katelo
turke:
Gürcü
ukraine:
грузин
volapuke:
Grusiyänan

Kartvelujo (GE)

serĉi 'Kartvelujo'
[kartvel.K0ujo]
GEOGPOL Ŝtato (1918-1921 kaj de 1991) en la centra kaj okcidenta Kaŭkazo, ĉe la orienta bordo de la Nigra Maro kun la ĉefurbo Tifliso: unu el tiuj rakontoj parolis pri la montmigranto Koba, kiu batalis por la sendependeco de Kartvelujo, Stalin tre admiris lin, kaj de tiam postulis en la klaso, ke oni nomu lin Koba [3]; marbordaj areoj de la orienta Nigra Maro, inkluzive de Kartvelujo kaj marborda Turkujo [4].
Rim.: La lando ĉe antikvaj helenoj estis konata kiel Kolĥido.
angle:
Georgia
beloruse:
Грузія
bulgare:
Грузия
ĉine:
格魯吉亞 [gélǔjíyà]
france:
Géorgie (pays caucasien)
germane:
Georgien
hungare:
Grúzia
ide:
Gruzia
indonezie:
Georgia
kartvele:
საქართველო
nederlande:
Georgië
okcidentfrise:
Georgje
perse:
گرجستان
pole:
Gruzja
portugale:
Geórgia
ruse:
Грузия
tokipone:
ma Katelo
turke:
Gürcistan
volapuke:
Grusiyän

administraj notoj