Aldoni tradukojn al ReVo:

*karton/o

*kartono

serĉi 'kartono'
[karton.0o]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Materialo de sama konsisto kiel papero, sed pli dika kaj ofte kruda; foje konsistanta el pluraj diversmaniere kungluitaj folioj: li tenas kvadratan pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero [1]; [laki] diversajn objektojn, por fari ilin netramalsekiĝaj, kartono, tiel lakita, fariĝas malmola, kiel ligno [2]; [li el] sia plumba redingoto etan slipon el blanka kartono kun skribo samaspekta kiel malkontinua linio de formikoj [3]; kartona kirasŝipo Metrop ; [ili] kolektas la paĝojn kun la demandoj en kartona skatolo [4]; Eriko faris el kartono dometsimilan ŝirmilon por sia tablolampo [5]; la kovrilo de la libro, el fortika kartono, montras iun griz-brunan montaran pejzaĝon [6].
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Objekto el tiu materialo, ŝildo aŭ skatolo: [li] tenos mane kartonon (t.e. ŝildon el kartonpeco), sur kiu grandlitere skribiĝis VALĈEFA kaj dikfingre veturpetos [7]; [li] havis tutan ilaron de kolektisto, pinglojn, prenilojn, kartonojn, […] ĉiuspecajn pulvorojn [8]. VD:karto1, kartonskatolo
angle:
cardboard, pasteboard
beloruse:
кардон
bretone:
karton
bulgare:
картон
ĉine:
紙板 [zhǐbǎn], 卡紙 [kǎzhǐ], 板紙 [bǎnzhǐ]
france:
carton (matière)
germane:
Karton, Pappe
hispane:
cartón
hungare:
karton (papír)
japane:
厚紙 [あつがみ], 板紙 [いたがみ], ボール紙 [ボールがみ]
katalune:
cartó, cartró
nederlande:
karton
okcitane:
carton
pole:
karton, tektura
rumane:
cartuș
ruse:
картон
ukraine:
картон

kartoni

serĉi 'kartoni'
[karton.0i]
TIP Kovri, bindi per kartono: bone kartonita kaj preskaÅ­ perfekte presita libro [9].
9. La Ondo de Esperanto, 2001, №6
angle:
carton (verb)
ĉine:
用紙板裝訂 [yòngzhǐbǎnzhuāngdìng]
france:
cartonner
germane:
kartonieren
japane:
厚紙の表紙で製本する [あつがみのひょうしでせいほんする]

kartonaĵo

serĉi 'kartonaĵo'
[karton.0ajxo]
Objekto el kartono: ni preterpasas en la strato almozpetanton, kun hundo osteca, kaj iom da kartonaĵo por lito aŭ nokta ŝirmejo [10]; unufoje monate ni veturigas niajn malplenajn botelojn, plastajn skatolojn, kartonaĵojn ktp al la plej proksima reciklejo [11]; trafa priskribo de aro da rolantoj, ĉiu havas propran karakteron, neniu el ili estas kliŝa kartonaĵo (vd stereotipo2, kliŝo3) kiel tre ofte okazas en krimromanoj [12].
10. Monato, Paul Gubbins: Retmesaĝo, petmesaĝo, 2014
11. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
12. Monato, Boris Kolker: Inter la dek plej bonaj romanoj
ĉine:
紙板 [zhǐbǎn]
germane:
Pappe (Gegenstand)
japane:
厚紙の製品 [あつがみのせいひん], ボール箱 [ボールばこ]

administraj notoj

~i : Mankas dua fontindiko.