*karnaval/o *karnavalo serĉi 'karnavalo' [karnav.0o] [karnav.0o.KAL] Popola festo kun alivestiĝoj, burleskaj procesioj, festenoj, en Eŭropo kaj Sudameriko ofte okazanta antaŭ la granda fasto: lia pakaĵo konsistis el granda barelo ― ĝi donos al ni por la karnavalo multe da materialo por gajeco [1]; mi estas princo Karnavalo, kaj mi vojaĝas sub la nomo Februaro [2]; li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio Marta ; la karnavalo de Binche allogas pro siaj originaleco, tradicia spirito kaj rita karaktero [3]; la „festenega“ mardo estas la ununura tago, en kiu la karnavalaj maskitoj, nomataj ĵiloj, eliras [4]; komence la karnavalo konsistis el simpla procesio kun homoj kantantaj kaj svingantaj fajrilojn [5]; la prezidanto de la karnavalo-komitato [6]; kvankam supran tekston mi verkis dum karnavalo, mia plendo estas serioza [7]; sub la inspiro de inaj kurboj rimarkindas la ensemblo Sambódromo, kie en la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro paradas la plej alta esprimo de la brazila popola arto, nome la sambo [8]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto3. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 164. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 165. Monato, David Curtis: Profitoj forportitaj6. Monato, David Curtis: Profitoj forportitaj7. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo8. Monato, Jozefo Lejĉ: Urboj kaj kurboj angle: carnival (festival days before Lent) beloruse: карнавал bretone: Ened, Meurlarjez ĉine: 狂欢节 [kuánghuānjié], 謝肉節 [xièròujié], 嘉年华会 [jiāniánhuáhuì], 嘉年华 [jiāniánhuá] france: carnaval germane: Fastnacht, Fasching, Faselnacht, Karneval hispane: carnaval hungare: farsang, karnevál japane: カーニバル, 謝肉祭 [しゃにくさい] nederlande: carnaval perse: کارناوال pole: karnawał portugale: carnaval rumane: carnaval ruse: карнавал svede: karneval ukraine: карнавал, масниця administraj notoj