Aldoni tradukojn al ReVo:

1karn/o PV

karno

serĉi 'karno'
[karn.0o]
1.
[karn.0o.ANA_ZOO]
Komunlingva nomo de la molaj histoj de vertebrulo, kontraste al la ostoj (la malmolaj histoj) unuflanke, al sango kaj limfo (la likvaj histoj), aliflanke: mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon [1]; la hundoj formanĝos la karnon de Izebel [2]; ĉeesti kun karno kaj ostoj (proprapersone, kun ĉiuj konsekvencoj); la taŭro vagas tien kaj reen kun sia kapo turniĝanta ĉirkaŭen serĉe de eliro […] dume la sur ĝi alkroĉitaĵoj […] plu diskarnigas ĝian dorson [3]; karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu [4]; karnoriĉa besto; senkarna skeleto; Benjamen estas lupo karnoŝira [5]; kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi [6]; (figure) tranĉi rekte en la karnon (akre kaj trafe kritiki) PrV . VD:viando
2.
[karn.0o.korpo]
Tia substanco, konsiderata kiel la portanto de biologia vivo, kiel la fizika parto de homo, ofte kontraste al lia spirito: kaj mia juna karno pro la trompo || kaj troa martelado de l' destino || ne ardas plu, ne plu al ĝoj' incitas [7]; malsat' al via karno min voras kiel drako, || sopir' de l' brula korpo reveas kun akuto, || sufokas memorbildoj per polpa ĉirkaŭbrako, || doloro mia kantas kiel tremanta fluto [8]; ne karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj [9]; ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango […] [10]; iri la vojon de ĉiu karno [11] (morti).
3.
[karn.0o.BOT]
BOT Molaĵo de frukto aŭ legomo, la mola fibreca substanco, lokita sub ties ŝelo, konsiderata kontraste al la kerno(j): la karno de persiko, de melono; [oni] senkernigas la kukurbojn, el la karno oni faras kukurbaĵon kun nudeloj aŭ viando [12]; pastinako estas dujara herbeca planto kun karnoriĉa radiko [13]. SIN:pulpo
angle:
1. flesh 2. flesh 3. flesh, meat
beloruse:
1. Ð¼ÑÑÐ°, плоць 2. Ð¿Ð»Ð¾Ñ†ÑŒ 3. Ð¼ÑÐºÐ°Ñ†ÑŒ
bulgare:
2. Ð¿Ð»ÑŠÑ‚
ĉeĥe:
dužina, maso (živé), měkká tkáň, tělo
ĉine:
1. è‚‰ [ròu]
france:
1. chair (d'animal), viande kun ~o kaj ostoj: en chair et en os. tranĉi rekte en la ~on: trancher dans le vif. 2. chair (corps), corps 3. chair (d'un fruit), pulpe (bot.)
germane:
Fleisch
hungare:
hús
indonezie:
daging
itale:
1. carne 2. carne (fig.) 3. polpa (bot.)
japane:
肉 [しし], 肉体 [にくたい], 果肉 [かにく]
nederlande:
vlees
pole:
1. mięso tranĉi rekte en la ~on: zranić do żywego. 2. ciało 3. miąższ
rumane:
3. carne
ruse:
1. Ð¿Ð»Ð¾Ñ‚ÑŒ, мягкие ткани (анат.) tranĉi rekte en la ~on: задеть за живое. 2. Ð¿Ð»Ð¾Ñ‚ÑŒ 3. Ð¼ÑÐºÐ¾Ñ‚ÑŒ
slovake:
mäkké tkanivo, mäso, telo
svede:
kött
ukraine:
тіло, плоть, м’ясо

karnulo

serĉi 'karnulo'
[karn.0ulo]
[karn.0ulo.BIB]
BIB Mortemulo: neniu povas tion plenumi al la reĝo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj [14]; mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo [15]; antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos [16].
angle:
mortal, mortal man
beloruse:
сьмяротны
ĉeĥe:
smrtelník
ĉine:
会死 [huìsǐ], 凡人 [fánrén]
france:
être de chair, mortel
germane:
Sterblicher
hungare:
halandó
itale:
mortale (sost.)
japane:
人間 [じんかん], 死すべきもの [しすべきもの]
nederlande:
sterveling
pole:
śmiertelnik
ruse:
смертный (состоящий из плоти)
slovake:
smrteľník
ukraine:
смертна людина, смертний (у знач.ім.)

enkarniĝo

serĉi 'enkarniĝo'
[karn.en0igxo]
[karn.en0igxo.KRI]
KRI Unuiĝo de dio kun homo en la persono de Jesuo: per la Enkarniĝo Dio eniris homan historion [17].
17. Johano-PaÅ­lo la 2a, trad. M. Leon: Apostola Letero..., [vidita en 2007-01]
beloruse:
уцелаўленьне, інкарнацыя
ĉine:
化形 [huàxíng]
france:
incarnation
germane:
Fleischwerdung (Jesu)
indonezie:
inkarnasi
itale:
incarnazione
japane:
肉体化 [にくたいか], 化身 [けしん], 受肉 [じゅにく], 託身 [たくしん]
nederlande:
incarnatie
pole:
wcielenie

reenkarniĝo

serĉi 'reenkarniĝo'
[karn.reen0igxo]
[karn.reen0igxo.REL]
REL Postmorta revivo de sama vivulo en nova korpo: tiu ĉi dio kaj lia edzino […] poste irus en la Ĉielon por fariĝi sanktuloj, por ĉiam liberaj de reenkarniĝo [18]; sekvas ke ni estas eternaj, kaj do ke nasko kaj morto estas nur reenkarniĝo kaj elkarniĝo de la eterna estulo [19].
18. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
19. Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio eblas?, 2005
beloruse:
рэінкарнацыя
ĉine:
轉世 [zhuǎnshì], 轉生 [zhuǎnshēng], 再賦與肉體 [zàifùyǔròutǐ], 輪回說 [lúnhuíshuō], 轉世 [zhuànshì], 轉世投生 [zhuànshìtóushēng]
france:
réincarnation
germane:
Reinkarnation
japane:
再生 [さいせい], 生まれ変わり [うまれかわり]
pole:
reinkarnacja
ukraine:
перевтілення, реінкарнація

dentkarno, dentokarno

serĉi 'dentkarno'
serĉi 'dentokarno'
[karn.dent0o]
[karn.dent0o.ANA]
ANA Karno de la makzeloj ĉirkaŭanta la dentajn radikojn: la gusto estas sufiĉe forta, kaj la teksturo similas al glueca dentokarno [20]; li jam havas kvar dentojn, kaj nun la dentkarno ree ŝvelis [21]. SIN:gingivo
angle:
gengiva, gum
beloruse:
дзясна
ĉeĥe:
dáseň
ĉine:
牙齦 [yáyín]
france:
gencive
germane:
Zahnfleisch
hebree:
חניכיים
hispane:
encia
hungare:
fogíny, foghús
indonezie:
gusi
itale:
gengiva
japane:
歯肉 [しにく], 歯茎 [はぐき]
nederlande:
tandvlees
pole:
dziąsło
ruse:
десна
slovake:
ďasno
svede:
tandkött
ukraine:
ясна

karnokoloro

serĉi 'karnokoloro'
[karn.0okolora]
(evitinde)
[karn.0okolora.rozkolora]
Koloro de haŭto de ne sunbruniĝinta blankulo: karnokoloraj ŝtrumpoj; karnokolora vizaĝo kaj nigra hararo [22].
Rim.: Tiu vorto estas tre malofta, tre mallogika kaj tute misgvida (logike devus temi pri ruĝa viandokoloro). Ruslingve ĝi nomiĝas „korpa koloro“, kio estas iom malpli absurda, tamen ne konvenas por socio kie kunestas homoj kun diversaj haŭtkoloroj. Mi ne trovas taŭgan vorton, tamen „karnokoloro“ tutcerte estas absolute maltaŭga kaj tre malofta. PIV2 ĝin ne konas. [Sergio Pokrovskij]
beloruse:
цялесны колер
itale:
color carne
nederlande:
huidskleur
pole:
cielisty kolor

administraj notoj