tradukoj: be br de en es fa fr hu id la nl pl ru

Aldoni tradukojn al ReVo:

*kapreol/o

*kapreolo  

serĉi 'kapreolo'
[kapreo.0o]
en: roe, roe buck, roe deer;
ZOO
Parhufulo rekonebla per la blanka postaĵo kaj la blankmakulita felo de la idoj; genro el familio cervedoj (Capreolus): jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro, cervo kaj gazelo kaj kapreolo […] [1]; antaŭ ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj antaŭ ol la vespero venis, la cervo estis ĉasita kaj mortigita [2]; en granda parko, longa duonmejlon, kuris cervoj, kapreoloj kaj leporoj [3]; la kapreolo sin paŝtis ĉe iliaj piedoj [4]; ŝi salte leviĝis kiel kapreolo, kiu aŭdas pafon de ĉasisto [5]; ĉu lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto Marta ?

tri kapreoloj (Capreolus capreolus), Suomujo
CC BY-SA 3.0  [6]


tradukoj

anglaj

~o : roe, roe buck, roe deer.

belorusaj

~o : казуля.

bretonaj

~o : yourc'h.

francaj

~o : chevreuil, chevrette.

germanaj

~o : Reh.

hispanaj

~o : corzo.

hungaraj

~o : őz.

indoneziaj

~o : rusa roe.

latina/sciencaj

~o : Capreolus.

nederlandaj

~o : ree.

persaj

~o : شوکا.

polaj

~o : sarna.

rusaj

~o : косуля.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 14:5
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
6. Roymartinlindman, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Capreolus_capreolus,_Finland.jpg

~o : Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | kapreo.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2019/02/05 17:10:23