kaper/i JED kaperiserĉi 'kaperi' [kaper.0i] (tr) 1.[kaper.0i.KOMUNE] Perforte devigi kondukiston haltigi sian veturilon aŭ ŝanĝi la direkton, plej ofte pro krimaj aŭ politikaj celoj: kaperi aviadilon; ili kaperis la trajnon por atentigi la mondon pri la situacio en sia lando; tri krimuloj eskapis el prizono en Bruĝo per kaperita helikoptero [1]. 2.[kaper.0i.FIG] Perforte alproprigi al si: unu el la konsekvencoj estis, ke la jugoslava armeo ne plu havis legitiman estron kaj estis kaperita de la beograda serba regantaro [2]; oni ekzemple sendas viruson al la kompatindulo aŭ provas kaperi ties komputilon [3]. 3.[kaper.0i.MAR] Korsare kapti malamikan ŝipon: kaperŝipo PVEF ; la vorto „kaperi“ [...] signifas proksimume „rabi korsare“ aŭ „rabi sur la maro“ LR . Rim.: Laŭ BL: (ĝenerale) prefere diru forkapti, forrabi, forporti , forkonduki; (en malnova teĥnika senco) prefere diru rajtigite pirati. 1. Monato, Ivo Durwael: Pri lokoj kaj mokoj, 20092. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 83. Monato, Paŭl Peeraerts: Retturmentado subtaksita, 2009 angle: 1. hijack 2. co-opt, take over, assimilate, absorb 3. hijack, pirate beloruse: захапіць (гвалтам) ĉeĥe: kaperovat france: prendre d'assaut, aborder (prendre d'assaut), accaparer, détourner (un avion), s'emparer (de), mettre la main (sur) germane: 1. entführen 2. an sich reißen, übernehmen 3. aufbringen, kapern, entern hungare: 1. eltérít 2. kisajátít magának 3. elrabol (hajót) japane: 私掠する [わたしかすする], 捕獲する [ほかくする] nederlande: kapen ruse: захватить 3. взять на абордаж slovake: pirátsky sa zmocniť lode ukraine: каперувати, займатися каперством, займатися морським розбоєм kaperantoserĉi 'kaperanto' [kaper.0anto] Persono aŭ instanco, kiu kaperas. angle: hijacker, pirate beloruse: захопнік ĉine: 海盗 [hǎidào] france: pirate de l'air, pirate, accapareur (subst.), prédateur (qui s'accapare qc) hungare: eltérítő, kisajátító nederlande: kaper ruse: захватчик, пират, угонщик (самолёта, судна) kaperistoserĉi 'kaperisto' [kaper.0isto] [kaper.0isto.MAR] Korsaro1: la kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for [4]. 4. S. S. Blicher, trad. H. J. Bulthuis: Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922 angle: pirate, corsair, freebooter, buccaneer beloruse: пірат, карсар, капэр ĉeĥe: kaper, námořní lupič ĉine: 海盗 [hǎidào] france: corsaire, flibustier germane: Pirat, Korsar, Seeräuber hungare: kalóz japane: 私掠者 [わたしかすしゃ], 私掠船の船長・乗組員 [しりゃくせんのせんちょう・のりくみいん] nederlande: zeerover pole: kaper ruse: корсар, пират, флибустьер, капер slovake: pirát ukraine: капер (особа) administraj notoj ~anto: Mankas dua fontindiko. ~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.