Aldoni tradukojn al ReVo:

*kanvas/o PV

*kanvaso

serĉi 'kanvaso'
[kanvas.0o]
1.
[kanvas.0o.TEKS]
TEKS Lina aŭ kanaba tolo, tre larĝmaŝe kaj retece teksita, sur kiu oni faras brodaĵon aŭ punton: ŝi rekomencis labori kaj klinis la kapon tre proksime al la kanvaso [1]; la semado de l’ rizo […] pasis antaŭ liaj okuloj kvazaŭ brodaĵo sur la kanvaso de la kampoj [2]; li vestas sin kiel junulo, per […] sakforma pantalono kaj kanvasaj sportŝuoj [3]; etaj fragilaj tradiciaj boatoj, tiel nomataj „korakloj“, faritaj el ligna framo kun gudrita kanvasa tegaĵo [4]; (figure) la romano pentras vastan kanvason kaj potenciale povus fariĝi la bazo por epostipa filmo [5]. VD:pentrotolaĵo
Rim.: La vorto etimologie devenas de κάνναβις, kanabo ĉar el ties fibroj oni origine produktis la teksaĵon, i.a. uzatan por veloj.
2.
[kanvas.0o.FIG]
(figure) Skizo, skemo, ĝeneralaj trajtoj: sonetoj, paŭsantaj tre faman kanvason, la „Roman de la Rose“, kiu estas franca korteza poemo [6]. estis aprobita la kanvaso proponita de Picasso, post diversaj amendoj, [kiu] estas komisiita finpoluri la tekston [7]. VD:maketo, malneto, ŝablono3
1. A. Puŝkin, trad. A. Korĵenkov: La pika damo, 2003-2010
2. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
3. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
5. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
6. Monato, Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, 2008
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
angle:
1. canvas sneakers. 2. canvas, setting, scope
beloruse:
1. палатно, канва 2. канва
ĉine:
2. 草稿 [cǎogǎo], 提綱 [tígāng], 帆布 [fānbù]
france:
1. canevas (toile) 2. canevas (plan), ébauche (d'un ouvrage), esquisse, plan (d'un ouvrage), synopsis, trame (d'un ouvrage)
germane:
1. Kanevas, Stramin 2. Schema, Entwurf, Vorlage
hungare:
1. kanavász 2. minta, sablon
japane:
キャンバス, 画布 [がふ], 帆布 [はんぷ], 下書き [したがき], 構想 [こうそう]
katalune:
1. llenç 2. esbós
nederlande:
1. canvas 2. stramien
perse:
1. کرباس، متقال، پارچهٔ کانوادوزی 2. طرح، زمینه
pole:
1. kanwa 2. kanwa
ruse:
канва 1. полотно, холст
ukraine:
канва

administraj notoj