2kanton/o PV kantonoserĉi 'kantono' [kanton.0o] [kanton.0o.POL] Negranda administra teritorio en kelkaj regnoj aŭ federaĵoj, malpli vasta ol gubernio. a) En Francujo, parto de distrikto. b) En Svisujo, ĉiu el la subŝtatoj de la konfederacio: la kantonoj estas suverenaj kaj rajtas reformi sian lernejsistemon konforme al lokaj bezonoj kaj deziroj, konsiderante nek landan kunteniĝon, kiu estas ege politika afero, nek opiniojn de aliaj kantonoj [1]; germanparolantaj kantonoj estu kuraĝigitaj emfazi pli la francan ol la anglan kiel duan lingvon [2]. c) En Belgujo, jura aŭ elekta grupiĝo de municipoj. d)[kanton.0o.usona] (neologismo) En Usono, ĉiu el la plej grandaj administraj unuoj ene de pliparto de la subŝtatoj: En kantono Hinds — la plej malriĉa en Misisipio kaj la plej dense loĝata … [3]. KantonoRim.: Laŭ etimologia teorio reganta en la usonaj vortaroj, „kantono“ devenas el la malnovfranca conté (= grafujo); ĉi tio, kaj la ekstera simileco de la angla “county” kun „kantono“, motivas la spritan esperantigon kantono1.d (termino similsenca, formale kaj logike senrilata al „grafujo“ — kaj tamen neformale al ĝi parenca); aliflanke, la britaj esperantistoj preferas nomi la similan administran unuon siaregnan per pli feŭdisma esperantigo „graflando“. [Sergio Pokrovskij] 1. Marteno Ecott: Invadas la angla, Monato, 2001/02, p. 152. Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingva Svislando ĉu pagebla lukso?3. Raphaël KEMPF, tr. Vilhelmo Lutermano: Ŝerifo severa kun krimuloj: Justeco per balotado, Le Monde diplomatique en Esperanto angle: canton 1.d county (USA) beloruse: кантон bulgare: кантон ĉeĥe: kanton, švýc. okres france: 1.a canton (en France) 1.b canton (en Suisse) 1.c canton (en Belgique) 1.d comté (aux États-Unis) germane: Kanton hungare: 1.a kerület (Franciao.) 1.b kanton 1.c kanton 1.d megye (USA) japane: 郡 [ぐん] katalune: cantó (adm. geog.) 1.d comtat nederlande: kanton pole: kanton rumane: canton ruse: 1.a кантон 1.b кантон 1.c кантон 1.d графство (в США), округ slovake: kantón, okres ukraine: кантон, округ, шляхова дільниця, перегон, вільне місце administraj notoj