Apartenanta al iu el la Bibliaj libroj (aŭ ties partoj)
kies aŭtento estas kontestata kaj kiujn la eklezio
rigardas malpli aŭtoritataj:
aperis […] ekumena eldono, t.e. kun tiu [konata]
kanono, sed inter la Malnova kaj Nova Testamentoj staras la Duakanonaj
Libroj
[7].
Rim. 1:
La termino estas romkatolika. Ĝi ŝajnas implici
ekziston de iu „dua kanono“, pri kio fakte ne
temas.
Rim. 2:
Simila nocio ekzistas en ortodoksismo; tamen tie temas pri
„libroj bibliaj“, el kiuj unuj estas kanonaj,
kaj iuj estas „bibliaj eksterkanonaj“ (la
eklezio ankaŭ ilin rigardas instruaj kaj rekomendindaj,
presigas ilin en siaj biblioj, sed ne plene agnoskas ilin
„Die inspiritaj“). La ortodoksa Biblio entenas je 4
libroj pli da ili ol la romkatolika Vulgato.
Rim. 3:
Protestantoj, polemike, rifuzas distingi tiajn librojn
disde la apokrifoj.
Rim. 3:
Precipe temas pri la malnovtestamentaj libroj kiuj ne
eniris la masoran kanonon; tamen ankaŭ iujn librojn
novtestamentajn iuj (i.a. la romkatolikoj) rigardas
duakanonaj: Hebreoj, Jakobo, Judas, 2Petro, 1Johano,
2Johano, Apokalipso.