Aldoni tradukojn al ReVo:

kanel/o PV

kanelo

serĉi 'kanelo'
[kanel.0o]
1.
[kanel.0o.ARKI]
BELAARKI Longa rekta ornama sulko.
2.
[kanel.0o.TEK]
TEK Longa sulko gvidanta komplementan parton de teĥnika meĥanismo: kanelo de ŝraŭbo; kanelrabotilo por fari arkformajn kanelojn en la barelfundon [1]; ankaŭ ordinaraj ĉenoj estas bone gvidataj per simpla kanelo sur la rando [de pulio] [2]; [ĉe] ŝraŭba pumpilo [la] volumeno estas formata per spaco inter kaneloj [3].
a)
[kanel.0o.MIL]
MIL Spirala sulketo, strekita interne de pafiltubo kaj destinita rotaciigi la pafaĵon kaj sekve stabiligi ties trajektorion: paftubo interne povas esti glata, aŭ kanelita [4].
b)
[kanel.0o.MUZ]
MUZ Spirala sulketo aŭ spuro, per kiu son- aŭ lumdisko estas provizita, kaj kiu enhavas la sonsignalon transdonatan al la detektilo: [ĉe] blu-radia disko […] la ondolongo de la lasero […] estas pli malgranda ol tiu uzita por DVD-oj [pro] pli mallarĝaj kaneloj [5].
beloruse:
1. канэлюра 2.a нарэзка (у рулі зброі) 2.b дарожка (на кружэлцы)
ĉeĥe:
drážka, falc, rýha, záhyb, žlábek
france:
1. cannelure 2.a rayure (d'un canon d'arme à feu) 2.b sillon (d'un disque)
germane:
1. Kannelur, Kannelüre 2.a Zug (Gewehrlauf) 2.b Rille
hungare:
1. kannelúra, rovátka, hornyolás 2.a huzagolás 2.b hangbarázda
itale:
1. stria, solco, scanalatura, incavo (scanalatura), glifo (tec.), fuga (edil.) 2.a rigatura (di bocca da fuoco) 2.b microsolco, solco (di dischi)
japane:
縦溝 [たてみぞ], 溝 [どぶ], 旋条 [せんじょう]
katalune:
1. estria, canaleta 2.a estria 2.b solc
nederlande:
1. cannelure, groef (op zuil) 2.a trek (v.e.geweerloop) 2.b groef
pole:
rowek, wyżłobienie, żłobek, kanelury {pl}
rumane:
canelură
ruse:
1. каннелюра, желобок, выемка, бороздка, паз 2.a нарезка 2.b дорожка (на грампластинке)
slovake:
drážka, ryha, žliabok
ukraine:
різьба, нарізка, рівчик, виїмка, паз, шліц, борозенка, доріжка грампластинки, канелюра

kaneli

serĉi 'kaneli'
[kanel.0i]
(tr)
Provizi per kaneloj: nia domo estis kungluita el argilo, sed la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj [6]; li vidis urbon strangan, nekompreneblan, malrealan, kun marmorblokoj, kanelitaj kolonaroj, tegmentoj brilegantaj sub la suno MkM .
beloruse:
рэзаць канэлюры, аздабляць канэлюрамі
ĉeĥe:
drážkovat, falcovat, rýhovat
france:
canneler
germane:
kannelieren, ziehen (Gewehrlauf)
hungare:
barázdál, hornyol, huzagol
japane:
縦溝をつける [たてみぞをつける], 溝を切る [みぞをきる]
katalune:
estriar, acanalar
nederlande:
canneleren, kartelen, ribbelen
pole:
rowkować, wyżłabiać
rumane:
canal
ruse:
прорезать каннелюры
slovake:
drážkovať, ryhovať, žliabkovať
ukraine:
нарізати різьбу, оздоблювати канелюрами

administraj notoj