*kamomil/o UV *kamomilo serĉi 'kamomilo' [kamomi.0o] [kamomi.0o.BOT] Herbo kies floroj estas uzataj en medicino, specio el familio asteracoj (Matricaria recutita): la kutima aŭ kuraca kamomilo […] ankaŭ nomiĝas vera kamomilo por facile distingi ĝin inter la aliaj kamomiloj, […] ĝian kuracefikon oni konis jam en la antikvaj Egiptio kaj Grekio, ĝi aperas en verkoj de Plinio kaj Dioskorido [1]; kiam ŝi enmanigis kamomilojn al la bardo Ĵeĉjo […], Niko apenaŭ eltenis tion [2]; oni devas gargari la buŝon per kamomila teo […] [3]. vera kamomilo (Matricaria recutita) CC-BY-SA-3.0 [4] 1. Vikipedio, Kamomilo2. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 3a, p. 18a3. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/wiki/Afto4. Mussklprozz: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Matricaria_recutita.jpg angle: chamomile beloruse: рамонак bretone: kramamailh bulgare: лайка ĉeĥe: heřmánek, heřmánek pravý ĉine: 甘菊 [gānjú] france: camomille germane: Kamille hispane: manzanilla hungare: kamilla japane: カミツレ, カミルレ, カミツレ茶 [カミツレちゃ], カモミール茶 [カモミールちゃ] katalune: camamilla, camamil·la latinece: Matricaria recutita nederlande: kamille perse: بابونه pole: rumianek rumane: mușețel ruse: ромашка slovake: harmanček, kamilky, rumanček administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.