10Kamerun/o Kameruno serĉi 'Kameruno' [kamerun.K0o] 1.[kamerun.K0o.monto] PIV2 La plej alta monto — fakte vulkano — de la Okcidenta Afriko (9˚10'E 4˚12'N), surloke nomita „Monto de grandeco“ (Mongo ma Ndemi). 2.[kamerun.K0o.GEOG] [1] Lando en la centra Afriko kun ĉefurbo Jaundeo; teritorio de Respubliko Kameruno, limanta kun Centr-Afriko, Ĉado, Ekvatora Gvineo, Gabono, Kongo Brazavila, Niĝerio kaj Atlantiko (Gvinea Golfo): „kion ni vere bezonas, estas pura akvo kaj veraj lernejoj”, kritikis delegito el Kameruno dum la menciita komunikada pintkonferenco [2]; finiĝis 13-jara disputo inter Niĝerio kaj Kameruno pri la nafto-riĉa duoninsulo Bakassi [3]; nuntempe Kameruno importas nafton, dum 90 % de la niĝeriaj ŝtataj enspezoj devenas de nafto [4]; la teamo analizis ĉimpanzajn fekaĵojn, kolektitajn el solecaj regionoj de la arbaro de Kameruno, pri la ĉeesto de virusa heredeca substanco [5]; se oni komparas Kongon kun ekzemple Kameruno, konstateblas ke en Kameruno homoj bone manĝas, ĉar tie la manĝaĵoj malmultekostas, kaj ke la transporto bone funkcias, ĉar estas bonaj vojoj [6]. (CM) Kamerunio 1. Oficiala Informo de AdE, numero 122. Monato, Stefan Maul: Primitive3. Monato, Princo Henriko Oguinye: Venkas la verdikto4. Monato, Princo Henriko Oguinye: Venkas la verdikto5. Monato, Oliver Kim: Genetika analizo konfirmas la originon de HIV-16. Monato, Nelly Masemi: Stabila valuto gravas angle: Cameroon beloruse: Камэрун bulgare: Камерун ĉine: 喀麥隆 [Kāmàilóng] france: Cameroun 1. Mont Cameroun germane: Kamerun indonezie: Kamerun japane: カメルーン山 [カメルーンさん] katalune: el Camerun, República del Camerun 1. mont Camerun nederlande: 1. Kameroenberg 2. Kameroen pole: Kamerun, Republika Kamerunu portugale: Camarões ruse: Камерун ukraine: Камерун administraj notoj