Aldoni tradukojn al ReVo:

*kamer/o PV

*kamero

serĉi 'kamero'
[kamer.0o]
1.
[kamer.0o.cxambro]
Izolita ĉambro specialcela, eble senfenestra kaj nehejtata: radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron (en malliberejo) [1]; en la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kamero por kuirado Marta ; trinkinte teon ŝi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du ŝrankoj, estis diversaj malnovaĵoj [2]; li respondas per absurdaĵoj aŭ rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kaŝu en blenditan kameron sub armitan gardon [3]. VD:ĉelo1
2.
[kamer.0o.fotila]
FOT Interno de reprodukta aparato (fotilo, kamerao, k.s.), kie projekciiĝas bildo sur la filmon aŭ lumsensoron: la originalan bildon oni kuŝigis en reprokamero, kaj tie oni kreis ekranigitan version sur papero [4]. VD:senluma kamero
3.
[kamer.0o.SCI]
ANATEK Parto de aparato, maŝino, vivula organo, prezentanta fermitan spacon: kameretoj de la koro (aŭrikloj kaj ventrikloj); kamero de revolvero, de reakcia motoro; la oscilanta aerkolumno eniris la boraĵon de la fluto, kiu funkcias kiel kamero resonanca, amplifante la sonon [5]; nebulkamero (alinome Vilson-kamero) povas montri spurojn de la jonizaj radioj, ŝargitaj korpuskloj [6].
4.
[kamer.0o.POL]
(evitinde) Ĉambro2: la malsupra kamero de la afgania parlamento [7].
angle:
1. dark room 2. camera (especially its inner parts) 3. chamber 4. chamber
beloruse:
1. камора, камэра 2. камэра 3. камэра
ĉeĥe:
komora (místnost i instituce)
ĉine:
气泡室 [qìpàoshì] 1. 暗室 [ànshì], 小房間 [xiǎofángjiān], 气泡室 [qìpàoshì] 4. 小房間 [xiǎofángjiān]
france:
pièce (réduit), réduit, chambre (photo., techn.)
germane:
Kammer
hispane:
cámara (habitación, cuarto), recámara
hungare:
1. kamra 2. kamera 3. kamra (pl.szívé)
itale:
camera (anat., tec., mil.)
japane:
暗室 [あんしつ], 窓のない小部屋 [まどのないしょうへや], 箱 [はこ], 暗箱 [あんばこ]
katalune:
1. cambra, habitacle, cofurna 2. càmera 3. cambra, cavitat
nederlande:
1. kamer (zonder venster) 2. kamer (van fototoestel) 3. kamer (van hart)
pole:
1. komora 3. komora
ruse:
1. камера, коморка, чулан 2. камера 3. камера
slovake:
kamera, komora
ukraine:
комора, камера, кімната без вікон, кінокамера

gaskamero

serĉi 'gaskamero'
[kamer.gas0o]
[kamer.gas0o.MIL]
MIL Fermita ĉambro por mortigo per venena gaso, kiun uzis nazioj por ekstermado de judoj kaj aliaj grupoj dum la dua mondmilito: ŝi pereis la 9-an de aŭgusto, mortigita per la gaso Ziklon-B en gaskamero [8]; la infano, kiu desegnis la linogravuraĵon, Petr Ginz, egale katastrofe pereis, en gaskamero en Aŭŝvico en septembro 1944 [9].
8. S. Śmigielski: Edith Stein - fratulino Tereza Benedikta de la Kruco, Dia Regno, 2009:2 (74)
9. Monato, Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano, 2006
angle:
gas chamber
beloruse:
газавая камэра
ĉeĥe:
plynová komora
ĉine:
毒气室 [dúqìshì]
france:
chambre à gaz
germane:
Gaskammer
hispane:
cámara de gas
japane:
ガス室 [ガスしつ]
katalune:
cambra de gas
slovake:
plynová komora
ukraine:
газова камера

senluma kamero, trueta kamero [10]

serĉi 'senluma kamero'
serĉi 'trueta kamero'
[kamer.senluma_0o]
[kamer.senluma_0o.FOT]
FOT Malluma ĉambro aŭ kesto kun truo, tra kiu objektoj projekciĝias: la lumo […] estas enfokusigita per la lenso sur la retino kie ĝi formas bildon similan al tio formita per lumo pasanta tra pingltoruo en senluma kamero [11]; optika rimedo por vidi objektojn pligrandigitaj pere de senluma kamero [12].
angle:
camera obscura
beloruse:
камэра
ĉine:
暗箱 [ànxiāng], 暗箱 [ànxiāng]
germane:
Camera obscura
hungare:
kamera
japane:
暗箱 [あんばこ]
katalune:
càmera
nederlande:
kamer (van fototoestel)
ruse:
камера

administraj notoj