Kaliningrad/o, Kenigsberg/o Kaliningrado, Kenigsbergoserĉi 'Kaliningrado' serĉi 'o' [kaliningrad.0o] [kaliningrad.0o.urbo] Rusa urbo ĉe Balta Maro, situanta en enklavo inter Litovujo kaj Pollando, antaŭ 1946 nomita Kenigsbergo: oni trovis virĉimpanzon en la proksima rusa enklavo Kaliningrado [1]; la aviadilo kun ses aliaj forlasis bazon apud Sankt-Peterburgo, rondumis super la maro apud la dana insulo Bornholm sed, anstataŭ reveni kun la aliaj al Kaliningrado, deflankiĝis kaj troviĝis super Litovio [2]; kiam ni deĵoris en Kaliningrado, la nederlanda okulisto […] tre miris, ke apenaŭ unu kolego komprenas la anglan lingvon [3]; post la prusa ribelo de 1261 estis formita nova loĝloko inter la fortikaĵo Kenigsbergo kaj la norda branĉo de Pregel [4]; Kenigsbergaj klopsoj […] kvankam la urbonomo Kenigsbergo ne plu troveblas sur la modernaj mapoj, […] daŭre estas konata[j] kaj populara[j] en Germanio [5]. 1. Monato, Laimius Stražnickas: Havi ĉimpanzon hejme, 20042. Monato, last/pg: Post kraŝo leviĝas esperoj, 20063. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, 20114. Halina Gorecka. Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando5. Kenigsbergaj klopsoj, La Ondo de Esperanto, 2019/08 angle: Kaliningrad beloruse: Калінінград ĉine: 加里宁格勒 [jiālǐnínggélēi], 加里宁格勒 [Jiālǐnínggélè] france: Kaliningrad germane: Kaliningrad japane: カリーニングラード ruse: Калинингра́д ukraine: Калінінград administraj notoj