2kalif/o JED , ĥalif/o kalifo, ĥalifo serĉi 'kalifo' serĉi 'o' [kalif.0o] [kalif.0o.ISL] Mezepoke (kaj en Turkujo en la 18a jc), spirita kaj politika estro de la islama mondo, unue rigardata kiel anstataŭanto de Muhamado, poste ankaŭ kiel reprezentanto de Dio (kp papo): ĥalifo Mamuno sendis al imperiestro Teofilo […] leteron [1]; la ĥalifo kaj la anoj de la malnova osmanida dinastio estis ellandigitaj [2]; fiera ĝojo helpi, helpi senfine al ĉiuj kaj ĉiu, iam ebla nur por fabelaj ĥalifoj de arabaj legendoj [3]; (figure) Ŝvarceneger […] karieris en Holivudo kiel altranga heroo de altstrangaj filmoj kaj poste karieris aktorante kiel guberniestro (ĉu kalifo?) de Kalifornio [4]. Rim.: La prononco pli proksima al la uzata en la islama mondo estas ĥalifo. 1. Sergio Pokrovskij: slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, n-ro 51a, 1999:1a2. Vikipedio, Kemal ATATÜRK 3. Ivan Efremov, tr. Jurij Finkel: Horo de Bovo, ĉap. 13a4. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar angle: caliph arabe: خَلِيفَةٌ ج خُلَفَاءُ beloruse: халіф ĉeĥe: chalífa, kalif finne: kalifi france: calife, khalife germane: Kalif hispane: califa hungare: kalifa indonezie: khalifah japane: カリフ katalune: califa nederlande: kalief perse: خلیفه pole: kalif portugale: califa rumane: calif ruse: халиф slovake: kalif turke: halife ukraine: халіф, каліф kalifujo, ĥalifujo serĉi 'kalifujo' serĉi 'ujo' [kalif.0ujo] [kalif.0ujo.ISL] Islama imperio, landaro aŭ lando agnoskanta unu saman kalifon: rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t.n. Kordovan ĥalifujon [5]; dum la Mezepoko, islama scienco kaj matematiko prosperis sub la islama kalifujo kiu estis establita trans la Proksima Oriento, etendiĝante de la Ibera Duoninsulo en la okcidento ĝis la Induso en la oriento kaj ĝis la Almoravida dinastio kaj Imperio Malio en la sudo [6]. 5. Vikipedio, Historio de Portugalio6. Vikipedio, Historio de eduko angle: caliphate beloruse: халіфат ĉine: 哈裡發 [hālǐfā] finne: kalifaatti, kalifikunta france: califat (territoire), khalifat (territoire) germane: Kalifat indonezie: khilafah katalune: califat nederlande: kalifaat pole: kalifat portugale: califado rumane: califat ruse: халифат turke: halifelik administraj notoj