Muhamado, Mohamedo
- 1.
- Vira nomo araba kaj islama: Muhamado la Ĥorezmano ... alnomo de tiu lasta (al-Ĥorezmi), misformita per latinigo, plu vivas en la scienca termino „algoritmo“ [1]; Hasano la 2-a (Maroko) […] estis la plej aĝa filo de Mohamedo la 5-a [2].
- 2.
-
La profeto kaj fondinto de
islamo (ĉ. 570 ‐ 632),
la lasta kaj la plej granda el la
profetoj, kies venon
promesis Jesuo
(parolante pri Parakleto)
kaj al kiu Korano
estis revelaciita:
Muhamado estis kvin- aŭ ses-jara, kiam li iris kun sia
patrino de Mako al Jasribo;
[3]
la Ĉarto de Medino, estis redaktita fare de la islama profeto Mohamedo
[4];
Monato decidis pri la uzo de la formo Muhamado, kiun rekomendas
la plimulto de la spertuloj pri la araba lingvo.
Monato
Rim.: La plena nomo: ABU AL-QASIM MUHAMMAD IBN 'ABD ALLAH IBN 'ABD AL-MUTTALIB IBN HAŜIM. Oni trovas ankaŭ aliajn transskribojn, krom Mohamedo, kiu estus oportuna en Esperanto, „Mahometo“ (tro kripligita, kvankam ja Zamenhofa).
1.
S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999. No 1 (51)
2. Vikipedio, Hasano la 2-a (Maroko)
3. Mustar Abasi, red. Nino Vesela: Tezoj pri islamo kaj La vivo de la islama profeto., Murree (Pakistano): Universala Islama Esperanto-Asocio. 2000. P.13.
4. Vikipedio, Medino
2. Vikipedio, Hasano la 2-a (Maroko)
3. Mustar Abasi, red. Nino Vesela: Tezoj pri islamo kaj La vivo de la islama profeto., Murree (Pakistano): Universala Islama Esperanto-Asocio. 2000. P.13.
4. Vikipedio, Medino
- angle:
- Mohammed
- beloruse:
- Мухамад
- ĉeĥe:
- Mohamed
- ĉine:
- 穆罕默德 [mùhǎnmòdé]
- germane:
- Mohammed
- hebree:
- מוחמד
- hungare:
- Mohamed
- indonezie:
- Muhammad
- itale:
- 1. Mohammed 2. Maometto
- japane:
- ムハンマド, マホメット [まほめっと]
- katalune:
- Muhammad 1. Muhammad 2. Mahoma
- nederlande:
- Mohammed
- perse:
- محمد
- pole:
- Mahomet
- portugale:
- Maomé, Moamede, Mohammed
- ruse:
- Мухаммад, Мухамед, Магомет
- slovake:
- Mohamed
- ukraine:
- Мухамед, Магомет