Aldoni tradukojn al ReVo:

1kadavr/o

kadavro

serĉi 'kadavro'
[kadavr.0o]
Korpo de mortinta homo aŭ besto: rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis [1]; se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke ĝi mortos, tiam […] la kadavron ili dividu [2]; viaj kadavroj konsumiĝos en la dezerto [3]; [jen] kuŝis sur la placo disĵetitaj lancoj kaj hakiloj, kaj […] amasoj da vunditoj kaj kadavroj [4]; enmetu viajn glavojn, ĉi tie li kuŝas kiel kadavriĝinta kato [5]; li estas pala kiel kadavro [6]; [tie] skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj Marta ; li preferus vidi sian filinon kadavro, ol ies konkubino [7]; li iris al la fajro, varmigis sian manon kaj metis ĝin sur la vizaĝon de la mortinto, sed la kadavro restis malvarma [8]; kadavra tuko (por entombigo) [9]. VD:skeleto
angle:
cadaver, corpse, (dead) body
beloruse:
труп
bulgare:
труп
ĉeĥe:
kadáver, mrtvola, mrtvé tělo, mršina, tělo zemřelého, uhynulé zvíře, umrlec, zdechlina
ĉine:
死尸 [sǐshī], 尸 [shī], 尸体 [shītǐ], 尸骸 [shīhái], 踣 [bó], 遗体 [yítǐ]
finne:
(kuollut) ruumis, raato
france:
cadavre, corps (dépouille mortelle), dépouille (mortelle)
germane:
Leiche, Leichnam, Kadaver ~a tuko: Leichentuch.
hebree:
גופה, גווייה
hispane:
cadáver
hungare:
hulla, holttest, dög
japane:
死体 [したい], 死骸 [しがい]
katalune:
cadàver
nederlande:
lijk, kadaver
perse:
جسد، جنازه، نعش
pole:
trup
portugale:
cadáver
ruse:
труп
slovake:
mŕtvola
svede:
lik, kadaver
tibete:
རོ་
turke:
ceset, kadavra
ukraine:
труп

kadavraĵo

serĉi 'kadavraĵo'
[kadavr.0ajxo]
Io mortinta, restaĵo de kadavro: la sebon de kadavraĵo […] oni povas uzi por ĉia laboro, sed manĝi ĝin vi ne devas [10]; kadavraĵon kaj ion, kion disŝiris bestoj, li ne manĝu [11]; tiun nigran mortosimilan kapturniĝon […] donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo kaj la vido de kadavroplena loko de batalo [12]. SIN:mortintaĵo, putraĵo1
angle:
carrion
beloruse:
здыхліна, здыхляціна
ĉine:
腐肉 [fǔròu]
france:
charogne
germane:
Aas, Kadaver
japane:
腐った死骸 [くさったしがい], 腐肉 [ふにく]
ruse:
па́даль

administraj notoj