*jugland/o UV *juglando serĉi 'juglando' [juglan.0o] La nukso de juglandujo (antaŭe konsiderita kerno de drupo), kun oleriĉa cerbetforma interno: [ĉe la abio] oritaj pomoj kaj juglandoj pendis kvazaŭ alkreskintaj [1]; ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna [2]; belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel lulilon, bluaj folietoj de violo estis ŝiaj matracoj, kaj folieto de rozo estis ŝia litkovrilo [3]. juglando kaj ĝia interno CC-BY-SA-3.0 [4] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto4. Horst Frank: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:W_Nuss_Gr_99.jpg angle: walnut beloruse: валоскі арэх bretone: kraoñenn (frouezhenn) bulgare: орех ĉeĥe: vlašský ořech ĉine: 核桃 [hétao], 胡桃 [hútáo], 核桃泥 [hétáoní] france: noix germane: Walnuss hispane: nuez de nogal hungare: dió itale: noce (frutto) japane: クルミ katalune: nou nederlande: walnoot, okkernoot pole: orzech włoski portugale: noz ruse: грецкий орех slovake: vlašský orech svede: valnöt turke: ceviz ukraine: (волоський) горіх juglandujo, juglandarboserĉi 'juglandujo' serĉi 'juglandarbo' [juglan.0ujo0arbo] [juglan.0ujo0arbo.genro] Genro el familio juglandujacoj (Juglans), arbo, kies plej konata specio (Juglans regia) estas kulturata pro la oleoriĉaj manĝeblaj nuksoj, kaj la ligno uzata en meblofarado: inter du juglandujoj brilis la konstelacio de Oriono [5]; pro ofta sterileco de juglandarboj en arbaroj, ursoj desupris de montaro, serĉante manĝaĵon en kampoj [6]; [la ĥor]seĝaro […] konsistas el juglandujo-ligno kaj en ĝi elstaras la seĝo de la episkopo [7]. maskla floro de Juglans regia Juglans regia 5. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro X6. Monato, Isikawa Takasi: Ursoj mortigataj, 20147. Vikipedio, Nova Katedralo de Plasencia angle: walnut beloruse: арэхавае дрэва bretone: kraoñenn (gwezenn), gwezenn-graoñ ĉeĥe: ořech vlašský, ořešák královský ĉine: 胡桃 [hútáo] france: noyer germane: Walnussbaum hispane: nogal hungare: diófa itale: noce (albero) japane: クルミ katalune: nouer, noguera latinece: Juglans Juglans regia nederlande: notenboom pole: orzech włoski (drzewo) portugale: nogueira ruse: ореховое дерево slovake: vlašský orech (strom) svede: valnötsträd turke: ceviz administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.