interlingvistik/o KrED interlingvistikoserĉi 'interlingvistiko' [interlingvistik.0o] Malvaste: scienco pri la internaciaj planlingvoj; vaste: scienco pri la internacia lingva komunikado inkluzive la rolon de la etnaj kaj planitaj lingvoj: mi […] havas postenon en hungara universitatranga katedro de aplikata lingvistiko, kie inter aliaj ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por estontaj lingvistoj [1]; li konkludas, ke la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko, kaj restas do intence tute neglektataj la nemalmultaj studoj pri uzado de etna lingvo kiel internacia [2]; la germana scienca Societo pri Interlingvistiko [3]; sciencaj artikoloj kaj doktoraj disertacioj pri interlingvistiko kaj esperantologio [4]. lingvistiko 1. Monato, Katalin Kováts2. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo3. Monato, Detlev Blanke: Jes, kompreneble por vasta kadro de interlingvistiko4. Monato, Nikolao Gudskov: 33 jaroj da perfektigo angle: Interlinguistics beloruse: інтэрлігвістыка ĉeĥe: interlingvistika france: interlinguistique germane: Interlinguistik hispane: interlingüística hungare: interlingvisztika japane: 国際語学 [こくさいごがく] katalune: interlingüística pole: interlingwistyka portugale: interlingüística ruse: интерлигвистика slovake: interlingvistika ukraine: інтерлінґвістика administraj notoj