2intendant/o JED intendantoserĉi 'intendanto' [intend.0o] 1.[intend.0o.privata] Persono komisiita por mastrumi domon, bienon de riĉulo aŭ nobelo: mi devas antaŭe demandi intendanton de miaj grenejoj, kiom alportas al mi jare ĉi tiuj bienoj [1]; ŝi pasigis la hieraŭan tagon en la najbaraĵo, ĉe la intendanto de la princa palaco [2]; la mastro venis en sian bienon nur unufoje dum la jaro, por kontroli la kalkulojn de sia intendanto [3]; la intendanto fariĝis subite maldiligenta kaj eĉ komencis grasiĝi [4]; la reĝo bezonas novan intendanton por sia ĉevalejo, kaj ĉefekonomon super aro da disaj reĝaj bienoj [5]; ekonomo 2.[intend.0o.administra] Oficisto reganta la internan funkciadon de granda administra servo: militista intendanto (komisiita por provizado kaj administrado de la vivrimedoj por armeo, kp furiero, proviantisto); intendantino ĉe la ministrejo por higieno; intendanto de Radio Aŭstria Internacia [6]; la 57-jara intendanto de la nova teatra festivalo […], celis krei festivalon por simplaj loĝantoj, por tiuj, kiuj neniam antaŭe estis en teatro kaj opero [7]. administranto, afergvidanto, manaĝero1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII2. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXII5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI6. La Ondo de Esperanto, 2001, №67. Monato, Thomas Sülzle: Komenco de la teatra maratono, 2003 angle: superintendent, steward, administrator, curator, manager beloruse: аканом, распарадчык, загадчык, інтэндант ĉeĥe: intendant, správce ĉine: 管理人 [guǎnlǐrén], 总管 [zǒngguǎn] france: intendant, économe (subst.) germane: 1. Aufseher, Verwalter, Oberaufseher, Oberverwalter 2. Intendant hispane: intendente hungare: 1. gazdatiszt, jószágigazgató, tiszttartó, intendáns 2. intendáns militista ~o: hadbiztos. japane: 家老 [かろう] nederlande: 1. opzichter, rentmeester 2. intendant portugale: intendente ruse: 1. управляющий 2. заведующий, интендант slovake: správca ukraine: інтендант, керуючий, завідувач, економ administraj notoj