*institut/o UV *instituto serĉi 'instituto' [instit1.0o] 1.[instit1.0o.scienca] Institucio por scienco kaj esplorado (altlernejoj, aŭ korporacioj sciencaj kaj artistaj): instituto de ĥemio, de inĝenierarto, de komerco; oni malfermis […] instituton de orientaj lingvoj [1]; kiun superan lernejon vi estas fininta? – la petrogradan Politeknikan Instituton Metrop ; Japana Esperanto-Instituto [2]; Instituto por Altaj Ekonomiaj kaj Financaj Studoj [3]; la Norvega Nobel-Instituto [4]; la Geografia Instituto de la Akademio de Scienco de Sovetunio [5]. 2.[instit1.0o.edukejo] Edukejo: Rika sekve ne vizitadis la Instituton de la surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj [6]; la malnova instituto por fraŭlinoj [7]; miaj du filoj estas kadetoj en prusa kadeta instituto [8]. loĝlernejo 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo8. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI angle: 1. institute beloruse: 1. інстытут (навучальны або навуковы) 2. навучальная ўстанова, вучэльня ĉeĥe: 1. institut, ústav ĉine: 1. 学院 [xuéyuàn], 所 [suǒ], 艺术学院 [yìshùxuéyuàn], 实验所 [shíyànsuǒ] france: 1. institut (scientifique ou artistique) germane: 1. (wissenschaftliches) Institut 2. Erziehungsanstalt hispane: 1. instituto hungare: 1. intézet japane: 1. 研究所 [けんきゅうじょ], 学院 [がくいん], 学会 [がっかい] nederlande: 1. instituut pole: 1. instytut portugale: 1. instituto ruse: 1. институт (научный, учебный и т.п.) slovake: 1. inštitút, ústav ukraine: 1. інститут administraj notoj