1instinkt/o JED instinktoserĉi 'instinkto' [instin.0o] (ĉe bestoj inkluzive homoj) Denaska, t.e. nevola, ne lernebla aŭ mallernebla, interna bazo de perceptebla konduto reage al certaj stimuloj: la ankoraŭ ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion ĝi devas elekti [1]; lia instinkto […] avertis lin pri la katastrofo [2]; ŝia virina instinkto puŝis ŝin al forkuro [3]; seksa instinkto Metrop ; naturaj instinktoj [4]; li povis satigi, ĝis nun senkonscian, hodiaŭ potence vekitan instinkton detrui [5]; malhelpis lin ne la prudento, sed ia sekreta instinkto [6]; sub influo de la konstantaj intrigoj […] komencis naskiĝi instinkto de la hipokriteco [7]; gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn al la patrino Marta ; sub instigo de la instinkto de memkonservo ŝi kuris for de la homoj Marta ; mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco [8]; Heleno, dank’ al tiu neerarema instinkto (intuicio) de patrinoj, sentis ke ŝia filo al ŝi kaŝas la veron [9]; subite vekiĝis en li la instinkto de la vivemo, […] volon oni ne plu havis, tio estis longe malantaŭ ili, sed ia instinkta kaj ŝajne ne motivita, malfrue vekiĝinta reago [10]. impulso, intuicio, reflekso 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat3. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V4. Stellan Engholm: Al Torento, III.5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara10. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I. angle: instinct beloruse: інстынкт ĉeĥe: instinkt, pud ĉine: 本能 [běnnéng] france: instinct germane: Instinkt ~o de memkonservo: Selbsterhaltungstrieb. hispane: instinto hungare: ösztön japane: 本能 [ほんのう], 直観 [ちょっかん] nederlande: instinct perse: غریزه pole: instynkt portugale: instinto ruse: инстинкт slovake: inštinkt, pud ukraine: інстинкт instinkta serĉi 'instinkta' [instin.0a] Originanta el instinkto (kontraste al vola, konscia ktp): Marta sentis instinktan, nevenkeblan abomenon Marta ; instinkte la katoj konas siajn amikojn kaj malamikojn inter la homoj [11]; instinkta suspekto [12]; per restaĵo de instinkta energio, en kiu ŝia voleco ne partoprenis, ŝi daŭrigis sian alkroĉiĝadon sur la roko [13]; mia kredo do estas bazita ne nur sur persona sperto, sed […] instinkta juĝo, kiuj estas kvazaŭ hereda posedaĵo [14]; blindigite, la besto ekpanikis, henis kaj per instinkta movo ekstreme energia sendis sian rajdanton alten en aero [15]. 11. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII15. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 18 beloruse: інстынктыўны ĉine: 凭直觉 [píngzhíjué], 本能 [běnnéng] germane: instinktiv japane: 本能の [ほんのうの], 本能的な [ほんのうてきな], 直観的な [ちょっかんてきな] administraj notoj