Aldoni tradukojn al ReVo:

inkrust/i PV

inkrusti

serĉi 'inkrusti'
[inkrus.0i]
(tr)
[inkrus.0i.BELA]
Ornami la supraĵon de objekto per enigitaj pecetoj de alispeca materio: ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj [1]; lignaĵistoj […] montris seĝojn, tablojn, kanapojn, portilojn kaj veturilojn […] inkrustitajn per diverskolora ligno, perlamoto kaj eburo [2]; muroj, parte inkrustitaj per ruĝa marmoro, parte pentrornamitaj per arboj, fiŝoj, birdoj [3]; Nero, enirinte, sidiĝis sur seĝon, inkrustitan per testuda ŝelo [4]; (figure) Vinicius levis subite la kapon […] al la ĉielo, inkrustita per steloj, komencis preĝi [5]; (figure) baldakeno el rozokoloraj araneaĵoj, inkrustitaj per plej ĉarmaj malgrandaj verdaj muŝoj, kiuj brilis kiel multekostaj ŝtonoj [6].
angle:
encrust, incrust
beloruse:
інкруставаць
ĉeĥe:
ozdobně vykládat
ĉine:
鑲嵌 [xiāngqiàn], 結殼 [jiéké]
france:
incruster
germane:
inkrustieren, einlegen, als Einlegearbeit ausführen
hispane:
incrustar
hungare:
berakással díszít, inkrusztál
japane:
象眼する [ぞうがんする], はめ込み細工を施す [はめこみさいくをほどこす]
nederlande:
inleggen
portugale:
incrustar (adornar)
ruse:
инкрустировать
slovake:
vkladaním ozdobiť povrch niečoho, vkladať, vsadiť
ukraine:
інкрустувати

inkrustaĵo

serĉi 'inkrustaĵo'
[inkrus.0ajxo]
[inkrus.0ajxo.BELA]
BELA Desegno farita sur objekto per inkrustado: meblo kun inkrustaĵoj de perlamoto, eburo, ktp; la dekoraciaj elementoj estis kreitaj surŝmirante farbon, stukon, [enigante] ŝtoninkrustaĵojn [7]. VD:mozaiko
angle:
inlay work, intarsia
beloruse:
інкрустацыя
ĉine:
鑲嵌 [xiāngqiàn]
france:
incrustation
germane:
Einlegearbeit, Inkrustation, Intarsie
hispane:
incrustación
hungare:
berakásos díszítés, inkrusztáció
japane:
象眼 [ぞうがん], はめ込み細工 [はめこみさいく]
nederlande:
inlegwerk
portugale:
incrustação
ruse:
инкрустация
ukraine:
інкрустація

administraj notoj