Aldoni tradukojn al ReVo:

implikaci/o

implikacio

serĉi 'implikacio'
[implikaci.0o]
MAT Dulokaj logika ligilo4 kaj la responda logika operacio, simbole skribata `A => B` (legu: „se a, tiam bo“) kaj reduktebla al kombino de nego kaj aŭo: `neg A vv B`; ili (aprioraj lingvoj) havas simplan, rigidan sintakson, kaj ... dependas kvazaŭ parazite de aliaj lingvoj, konsistante el logikaj implikacioj (rilatoj „se ‐ tiam“) [1]; rimarku la plej gravan ŝanĝon ĉe la transformo de `A=>B` al `B`: ... regulo kiun oni bezonas estas nomata forigo de implikacio, aŭ elimplikaciigo [2]; teoremoj ofte havas formon de implikacio; fizikan leĝon estas oportune prezenti per implikacio, precize indikante la kondiĉojn por ĝia valideco.
angle:
implication
ĉeĥe:
zapletení, zápletka implikace
ĉine:
涵义 [hányì]
france:
implication
germane:
Implikation
hispane:
implicación
hungare:
implikáció, feltételes következtetés
pole:
implikacja
portugale:
implicação
ruse:
импликация
slovake:
zápletka

implikacia

serĉi 'implikacia'
[implikaci.0a]
MAT Rilata al implikacio, entenanta implikacion: la pozitiva implikacia propozicikalkulo entenas du aksiomojn: `A=>(B=>A)` kaj `(A=>(B=>C))=>((A=>B)=>(A=>C))`, kaj unu derivregulon: la elimplikaciigon.
angle:
implicative
ĉeĥe:
implikační
pole:
implikacyjny
ruse:
импликативный

ambaÅ­direkta implikacio [3]

serĉi 'ambaŭdirekta implikacio'
[implikaci.ambauxdirekta0o]
MAT
Por du propozicioj `A` kaj `B`, kajo de iliaj reciprokaj implikacioj: `A iff B equiv (A => B) ^^ (B => A)`; difini ekvivalentecon per ambaÅ­direkta implikacio.
france:
équivalence
hispane:
equivalencia
hungare:
ekvivalencia
pole:
równoważność, ekwiwalencja
ruse:
двусторонняя импликация, (логическая) эквивалентность

elimplikaciigo [4]

serĉi 'elimplikaciigo'
[implikaci.el0igo]
MAT
Unu el la ĉefaj derivreguloj de la propozicia kalkulo: kiam estas konstatitaj la propozicioj `A` kaj `A=>B`, tiam oni rajtas konkludi, ke validas `B`.
angle:
modus ponens
ruse:
модус поненс, утверждающий модус

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ambaÅ­direkta ~o : Mankas dua fontindiko.
ambaÅ­direkta ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~igo : Mankas dua fontindiko.
el~igo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.