Kun simpla substantiva radiko, ig
aldoniĝas al la adjektiva formo derivita de la radiko:
entuziasmigi
(igi entuziasma);
flamigi
(igi flama);
glaciigi, pintigi, publikigi, rajtigi
(traktaton),
reguligi, ruinigi, ktp;
tiu fonto ŝtonigas objektojn.
Rim. 1:
Kun kelkaj substantivoj, kiuj montras mem kvaliton pli ĝuste ol
objekton, ig subkomprenigas antaŭ si la finaĵon
-o:
anigi (igi ano);
edzigi
(igi edzo);
fianĉigi, ktp.
Rim. 2:
Kelkaj verboj signifantaj „meti ion en la staton montratan de
la
radiko“ aŭ „doni al io la formon montratan de
la radiko“ estas senpere derivitaj per la sufikso
ig el substantivaj radikoj:
amasigi
(meti en staton de amaso, aranĝi en maniero de
amaso);
krucigi bastonojn
(aranĝi en formo de kruco);
garbigi grenonZ
;
foliigi arĝenton
[2];
naturigi beston
(laŭnaturigi, aranĝi tiel ke ĝi konservu
naturan vivantan aspekton);
ordigi
(laŭordigi, aranĝi laŭ ordo);
pecigi
(meti en staton de pecoj);
polvigi
FK
;
seriigi
(aranĝi laŭ serioj);
vicigi
(aranĝi laŭ vicoj)
(Kp. rim. ĉe -ig5.c).
Rim. 3:
El aliaj substantivaj radikoj oni sammaniere derivas per la
sufikso
ig sen prefiksa prepozicio verbojn signifantajn
„havigi al, provizi per, garni per“
(kio ĉe sciencaj terminoj foje esprimiĝas per la
radika sufikso iz):
bukligi hararon;
gustigi manĝon;
korpigi ideon
(oni uzas ankaŭ enkorpigi. Kp. -ig5);
leĝigi popolonZ
(doni leĝojn al);
limigi kampon
(doni limojn al);
rajtigi senditon
(doni rajton al);
rimigi versojn;
truigi ladon
(provizi per truoj);
vortigi decidon
(doni vortan esprimon al).
Rim. 4:
Konforme al la principo permesanta forlason de afikso, kiu ne
estas
nepre necesa, la esperantistaro pli kaj pli kutimas forigi ĉe la
verboj aluditaj en Rim 2 kaj 3 ne nur la prefikson sed ankaŭ la
sufikson ig en la okazoj, kiam la derivita verbo evidente
povas havi nur unu sencon:
embarasi, niveli, animi, balzami, bridi, bukli, digi, figuri,
formuli, gudri, kadri, limi, loki, lumi, maski, makuli, nodi,
numeri,
ombri, ori, sulfuri, vaksi, vuali, zoni, ktp.
Kp. la analogajn verbojn senpere derivitajn de nomo de ilo:
martelo-marteli.
Oni ankaŭ rimarku, ke la mala responda verbo konservas
ambaŭ afiksojn:
senanimigi, senbridigi, senmaskigi, ktp.
(Kp. -ig5.c
rim. 2).