Aldoni tradukojn al ReVo:

-iĉ/

I.
(malofte)

-iĉ

serĉi '-iĉ'
[icx.0]
[icx.0.neoficiala]
Neoficiala eksperimenta sufikso, proponita por montri viran sekson: pozas loze kaj ripoze doktoriĉo zita zorn [1]; pluraj kokinoj kaj du kokiĉoj [2]; ĉu katiĉo ofte vizitas la idojn? [3]; amikinoj kaj amikiĉoj [4]; instruistiĉo [5].
Rim.: Ĉi tiu sufikso estas la plej populara propono el pluraj proponoj por montri viran sekson simetrie al la sufikso -in. Komparu -nj kaj -ĉj. Nuntempe nemalmultaj homoj jam uzas ĝin, sed ĝia uzado daŭre estas polemikata. Pli oftaj kaj pli vaste akceptataj manieroj por indiki virecon estas la adjektivo „vira“ (kutime por homoj) kaj la prefikso „vir-“ (kutime por bestoj). Legindaj ĉitiurilate estas la artikoloj „Seksa signifo de O-vortoj“ [6] kaj „Neoficialaj sufiksoj: iĉ“ [7] de Bertilo Wennergren.
ANT:-in, -ip
VD:-ĉj
1. Georgo Kamaĉo: Sur la linio, Bero, jaro 1991a, Venecio 1944, p. 18a
2. Luiz Portella: Ŝi estas mia amiko, Torixoréu Libroj, jaro 2005a, ĉapitro 2a, p. 9a La familio, la amikoj kaj la strato
3. Luiz Portella: Ŝi estas mia amiko, Torixoréu Libroj, jaro 2005a, ĉapitro 9a, p. 31a En la domo de Marcelo
4. Balázs Wacha: tro pacema simplaĵo pri esperantistoj riĉaj kaj malriĉaj, 22-a de julio 2009 ipernity: tro pacema simplaĵo pri esperantistoj riĉaj kaj malriĉaj de Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs)
5. Bernd Wechner: A Summary of Esperanto Grammar, Suffixes
6. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Seksa signifo de O-vortoj
7. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Neoficialaj sufiksoj: iĉ
ide:
-ul
portugale:
-macho
volapuke:
hi-
II.
(malofte) Samsignifa vortero uzata memstare:

iĉo

serĉi 'iĉo'
[icx.0o]
[icx.0o.BIO]
Virseksulo: aĉa iĉo [8]; jes, respondas la iĉo [9]. ANT:ino
8. Georgo Kamaĉo: Sur la linio, Bero, jaro 1991a, Antaŭtagmeze, p. 8a
9. Luiz Portella: Ŝi estas mia amiko, Torixoréu Libroj, jaro 2005a, ĉapitro 3a, p. 7a Novaj lernantoj
angle:
male
beloruse:
мужчына, самец
france:
homme, mâle (subst.)
germane:
Mann, Männchen
ide:
maskulo
japane:
男性 [だんせい] (homo), 雄 [おす] (besto aŭ planto)
nederlande:
man (homo), mannetje (besto aÅ­ planto)
tokipone:
mije

iĉa

serĉi 'iĉa'
[icx.0a]
[icx.0a.BIO]
Virseksa: mi estas foje ina, foje iĉa, kaj foje neduuma; [10] menso de ĉiu homo estas miksaĵo de iĉaj kaj inaj „substancoj“ [11]. ANT:ina
10. Monataĵoj kiel artaĵoj, Egalecen, 2015-09-21
11. Otto Weininger, Vikipedio
angle:
male
beloruse:
мужчынскі
germane:
männlich
ide:
maskula
japane:
男性の [だんせいの] (homo), 雄の [おすの] (besto aŭ planto)
nederlande:
mannelijk
okcidentfrise:
manlik
tokipone:
mije
volapuke:
manik

administraj notoj