Adverbo, signifanta:
- 1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
en ia tute ne difinita tempo:
ni, esperantistoj, devas labori pli energie ol iam
(iam ajn)
[1];
se mi vin iam portis en la koro, vivuZ
;
el ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, vi estas
la plej
bravaZ
;
tiun sinjoron mi vidis iam ajn;
iam kaj iam
(de tempo al tempo).
- 2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
En ia pasinta tempo:
iam ni havis reĝon;
iam ni estis amikoj, sed lia konduto fremdigis lin al mi.
- 3.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
En ia venonta tempo:
kio vivas, necese devas iam mortiZ
;
mi ne povas esperi, ke li iam sukcesos;
atingu min morto, se iam eĉ la ombro de sopiro povos
min tiri
al alia viroZ
;
iam poste venos la venkoZ
;
iam mi faros ĝin, sed mi ne scias kiam.
Rim. 1:
Kiam en la propozicio estas jam ia nea vorto, iam,
laŭ
la 12-a regulo de la gramatiko, anstataŭas neniam,
sed
gardas ties sencon:
li al neniu helpis iam;
neniu iam ion aŭdis pri la najtingalo
[2];
mi ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ
neniu
reĝo havis iamZ
.
Rim. 2:
Ĉar iam havas egale estintan kaj estontan sencon,
tiu
adverbo povas en kelkaj okazoj esti dubasenca. Por forigi tiun
konfuzon,
oni povas, laŭ la okazo, aldoni al iam la adverbojn
antaŭe aŭ poste. Tamen en plej
multaj
okazoj la tempo de la verbo sufiĉas por forigi ĉian
dubon.